Ŝiungnuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ŝiungnuojhsiungnoj, ĉine: 匈奴, pinjine: xiōngnú, laŭ sistemo Wade-Giles: Hsiung-nu (iama konjektebla prononcado: hjungno, hodiaŭa prononcado proksimume: hsiungnu), turke: Dogu Hun, estis iu mongol-turka origina popolo, kiu militis longdaŭre kun suda najbaro, la ĉina ŝtato, inter la 3-a jarcento antaŭ komuna erao kaj 3-a jarcento p.k.e.

Teritorio de la ŝiongnuoj (verde) (ĉ. 250 a.K.)

Ĝi estis konfederacio de nomadaj triboj de Mezazio kun reganta klaso de nekonata origino. La maso de informoj pri tiu ĉi popolo venas de ĉinaj fontoj. La malmulto kiu estas konata pri iliaj titoloj kaj nomoj venas el ĉinaj transliteradoj de ilia lingvo.

La identeco de la etna kerno de Xiongnu estis temo de multfacetaj hipotezoj, ĉar nur kelkaj vortoj, plejparte titoloj kaj personaj nomoj, estis konservitaj en la ĉinaj fontoj. Proponoj de akademiuloj inkludas originoj Mongolaj, turkaj, kaj jeniseaj. La nomo Xiongnu povas esti parenca al la nomo hunoj, sed la fono por tio estas tre kontestata.

Ĉinaj fontoj de la tria jarcento a.K. raportas ilin kreante imperion sub Modu Chanyu (kiu iĝis supera gvidanto en 209 a.K.) etendantan preter la limoj de moderna Mongolio. En la dua jarcento a.K., ili venkis kaj delokigis la antaŭe dominan Yuezhi kaj iĝis la superrega potenco sur la stepo norde de Ĉinio. Ili estis aktivaj en suda Siberio, okcidenta Manĉurio, kaj la modernaj ĉinaj regionoj de Interna Mongolio, Gansu kaj Xinjiang. Tiuj nomadaj popoloj estis konsideritaj tiel danĝeraj ke la Dinastio Qin komencis konstruon de la Granda Muro por protekti Ĉinion de iliaj atakoj. Rilatoj inter fruaj ĉinaj dinastioj kaj la ŝiongnuoj estis kompleksaj, kun ripetaj periodoj de armea konflikto kaj intrigo alternanta kun interŝanĝoj de tributo, komerco, kaj geedziĝo-traktatoj.