Solovecaj insuloj
Solovecaj insuloj | ||
---|---|---|
Monaĥejo Soloveckij en la jaro 2004 | ||
insularo • protektata areo de Rusio • historia loko | ||
Akvejo | Blanka Maro | |
Geografia situo | 65° 4′ N, 35° 44′ O (mapo)65.06861111111135.734444444444Koordinatoj: 65° 4′ N, 35° 44′ O (mapo) | |
| ||
Nombro de insuloj | 6 | |
Ĉefa insulo | Solovec | |
Tuta areo | 313 km² | |
Loĝantoj | 968 (2002) | |
Mapo de la blanka maro kun la Solovecaj insuloj | ||
La Solovecaj insuloj aŭ Solovki (ruse Соловецкие острова aŭ Соловки) estas insularo en nordokcidenta parto de Rusio, en Arĥangelska provinco. Ĝi situas en la Blanka maro, en la Onjega-golfo.
Ĝi konsistas el 3 pli grandaj insuloj (Solovec, Bolŝaja Muksalma kaj Anserskij) kaj multaj aliaj malpli grandaj. Ili havas la komunan surfacon de ĉ. 347 km². La insuloj estas rokaj (granita kaj gnejsa), ilin kovras miksaj arbaroj, malofte eĉ marĉoj.
La plej alta pinto estas la Golgota-monteto (107 m) sur la Anserskij-insulo.
La soloveca klostro estas la plej granda monaĥejo de Rusio. Ĝi estis fondita en la samnoma insulo en la 15-a jarcento.
Iom post la Oktobra Revolucio, la monaĥejo iĝis ĝermo de la rusa gulag-sistemo kaj iĝis prizono. Miloj da kontraŭrevoluciuloj mortis tie en la 1920-aj jaroj.
En 1974, la Solovecki-insuloj iĝis historiaj kaj arkitekturaj muzeoj kaj natura rezervejo de Sovetunio. Nun la monaĥejo tie estas reestablita, multaj turistoj vizitas la insulojn por vidi ties kulturajn kaj naturajn vidindaĵojn, inter ili estas ankaŭ multaj pilgrimantoj.