Somerville estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtatoNov-Ĵerzejo kaj estas la administra centro de la kantonoSomerset. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 12 346 loĝantoj sur areo de 6,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 013 loĝantoj/km². La loĝloko fondiĝis je la 25-a de marto 1863. La loko kutime konsideratas antaŭurbo de Novjorko.
Somerville havas komunan limon kun Bridgewater, Hillsborough kaj Raritan - fakte ĝi je tri kvaronoj ĉirkaŭiĝas de la antaŭurboBridgewater, kunkreskita kun Somerville. Ĝis la urbocentro de Newark estas 46 kilometroj, ĝis la centro de Manhatano 62 kilometroj kaj ĝis la universitata urbo Princeton 28 kilometroj.