Sommeri

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sommeri
Blazono de Sommeri
Mapo de Sommeri
Kantono Turgovio
Distrikto Arbon
Koordinatoj  47°34′0″N 9°17′0″O  /  47.56667°N, 9.28333°O / 47.56667; 9.28333 (Sommeri)Koordinatoj: 47°34′0″N 9°17′0″O  /  47.56667°N, 9.28333°O / 47.56667; 9.28333 (Sommeri)
Nombro de enloĝantoj 497
Areo 4,2 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 8580
Komunumkodo {{{kodo}}}

Sommeri estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 497 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Enhavo

Geografio[redakti]

Sommeri situas sur la montoĉeno Seerücken kaj limas en sudokcidento al la rivereto Aach. La komunumo Sommeri konsistas el la du municipoj Niedersommeri kaj Obersommeri.

Najbaraj komunumoj[redakti]

Sommeri limas en nordo al Güttingen, en oriento al Kesswil kaj Hefenhofen, en sudo al Amriswil, kaj en okcidento al Erlen kaj Langrickenbach.

Trafiko[redakti]

Sommeri atingeblas per poŝtaŭto ek de Amriswil.

Historio[redakti]

La unua skriba mencio pri Sommeri kiel Sumbrinaro datiĝas el la jaro 905 post Kristo el dokumento per kiu iu Milo de Zihlschlacht heredigas siajn bienojn al la Monaĥejo Sankt-Galo.

La peŝto[redakti]

Laŭ kroniko de pastro Niklaus Zindel mortis en la jaro 1629 576 loĝantoj de la protestanta komunumo en Sommeri pro la peŝto, kiu estis la plej granda parto de la tuta tiama loĝantaro. Sian kulminon havis la epedemio en aŭgusto 1629, kiam en unu monato estis registritaj 230 peŝtviktimoj.

La estiĝo de la hodiaŭa politika komunumo[redakti]

La hodiaŭa politika komunumo Sommeri estiĝis per kunigo de Niedersommeri kaj Obersommeri en la jaro 1967.

Eksteraj Ligiloj[redakti]