Sordariomycetes
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Peritecioj de Nectria
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Sordariomycetes O.E. Erikss. & Winka 1997 |
||||||||||||||
|
Aliaj Vikimediaj projektoj
|
||||||||||||||
Sordariomycetes[1] estas fungoj el la subfilumo Pezizomycotina. Sordariomycetes estas ankaŭ nomita Pyrenomycetes, sed la du grupoj ne estas ekzakte ekvivalentaj.
Enhavo |
Karakteristikoj [redakti]
La Askofruktoj de la plejparte de specioj estas peritecioj sensu stricto kun unutunikaj senoperkulaj askoj. Kelkaj askofruktoj estas tamen klejstotecioj per la perdo de la klejstotecia aperturo, ekzemple Thielavia. La anamorfoj[2] estas ofte fialosporaj (Phialosporae).
Ekologio [redakti]
Sordariomycetes estas parazitaj, simbiozaj aŭ saprofitaj. Neotyphodium lolii protektas Lolium pri la sekeco kaj malamikaj insektoj. Sordaria macrospora, Neurospora crassa kaj Podospora anserina estas saprofitaj ege studataj pri molekula biologio.
Ekonomia signifo [redakti]
Sordariomycetes estas gravaj parazitoj pri la kreskaĵoj ekzemple Verticillium dahliae, Criphonectria parasitica, Claviceps purpurea, Ophiostoma ulmi, Diaporthe helianthi, Gaeumannomyces graminis aŭ Giberella circinata.
Sordariomycetes povas produkti fungotoksinoj en la manĝaĵo, ekzemple Gibberella zeae aŭ Claviceps purpurea.
Fusarium venenatum estas kultivata pri homa nutraĵo.
Kelkaj Sordariomycetes estas uzataj pri la luktado kontraŭ la insektoj, kiujn ili parazitas, ekzemple Beauveria bassiana, Hirsutella thompsonii, Nomuraea rileyi aŭ Metarhizium anisopliae. Trichoderma harzianum estas uzataj pri la luktado kontraŭ aliaj fungoj.
Elaphocordyceps subsessilis produktas cyclosporin. Haematonectria haematococca difektas la freskoj de Lascaux.
Sistematiko [redakti]
- Subklaso Hypocreomycetidae
- Subklaso Sordariomycetidae
- Subklaso Xylariomycetidae
- incertae sedis :
Fontoj [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research III 509-547 , 2007
- ↑ E. Kiffer kaj M. Morelet, Les deutéromycètes classification et clés d'identification générique, 1997