Sorkifalud
Sorkifalud (ŝorkifalud) estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely.
Bazaj informoj
- Poŝta kodo: 9774
- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 670
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo laŭ la fervojo inter Szombathely kaj Vasvár, krome laŭ la flankovojo inter Szombathely kaj Rába.
Historio
En 1939 memstaraj vilaĝoj Dömötöri, Sorkikisfalud, Szentléránt, Taródháza unuiĝis. Ĉe Taródháza iam estis fortikaĵeto, nun restis kelke da ŝtonoj.
Vidindaĵoj
La baroka katolika preĝejo pri Sankta Leranto konstruiĝis en 1782, kiu forbruliĝis en 1850, poste rekonstruiĝis. En la vilaĝparto Taródháza troviĝas kastelo de familio [Nádasdy [nAdaŝdi] el la 17-a jarcento.