Srilanka strigeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Srilanka strigeto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Otus
Specio: O. thilohoffmanni
Otus thilohoffmanni
(Warakagoda & Rasmussen, 2004)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Srilanka strigeto (Otus thilohoffmanni) estas malofta eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.

Disvastiĝo kaj ĵusmalkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la pli ĵus malkovrita birdo de Srilanko. Ĝi estis originale lokita pro ties nekutima voĉo puu-uu en pluvarbaroj de Kitulgala de elstara srilanka ornitologo Deepal Warakagoda. Post ses jaroj, ĝi estis finfine vidata de li la 23an januaro 2001 en Sinharaja, kaj oficiale priskribita kiel specio nova por la scienco en 2004 (Warakagoda & Rasmussen 2004). Krom Sinharaja kaj Kitulgala, ĝi estis trovataj ankaŭ ĉe Ranakanda Rezervejo en Morapitiya kaj en Eratna Gilimale.

Ĝi estis la unua nova birdo malkovrita en Srilanko ekde 1868, kiam estis malkovrita la Srilanka (aŭ Cejlona tiam) Fajfturdo Myophonus blighi. Ĝi estas ankaŭ la 24a (laŭ aliaj fakuloj la 27-a) endemismo inter la birdospecioj de Srilanko.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu malofta specio loĝas la pluvarbaroj de la sudokcidenta parto de Srilanko. Kiel plej parto de strigoj, ĝi estas noktema kaj ĉasas insektojn (ekz. skaraboj kaj noktopapilioj) ĉe la grundo. Ili ekalvokas krepuske, kaj la frekvenco denove altiĝas du horojn antaŭ mateniĝo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Malkiel la aliaj du specioj de malgrandaj orelstrigoj de Srilanko, la Hindia orelstrigo Otus bakkamoena kaj la Orienta orelstrigo Otus sunia, tiu ĉi ne havas oreltufojn kaj la vizaĝa disko estas nur iome difinita. La ĝenerala koloro de tiu 16.5 cm longa mallongvosta strigeto estas ruĝecbruna kun pli palaj subaj partoj, puktita je nigro. La iriso estas flava kaj la piedoj kaj krifoj estas blankaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]