Sruby (Všeruby)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ Sruby.
Sruby
germane: Heuhof
pereinta vilaĝo
Domo en Sruby
Oficiala nomo: Sruby
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Všeruby
Historia regiono Bohemio
Parto de Pomezí
Situo Sruby
 - alteco 440 m s. m.
 - koordinatoj 49° 18′ 54″ N 13° 00′ 28″ O / 49.31500 °N, 13.00778 °O / 49.31500; 13.00778 (mapo)
Katastro 4,81 km² (481 ha) Sruby na Šumavě
Loĝantaro (2011)
Denseco 0 loĝ./km²
Fondo 16-a jarcento
 - pereo 1950-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sruby (Všeruby)
Portalo pri Ĉeĥio

Sruby (germane Heuhof) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, parto de kampurbo Všeruby, en distrikto Domažlice. Ĝi troviĝis sudoriente de Všeruby. En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis neniu loĝanto.

Sruby situas en katastra teritorio Sruby na Šumavě kun areo 4,81 km 2. En la katastra teritorio Sruby na Šumavě situas ankaŭ Pomezí.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita en plata valo de rojo Kouby (germane Chambach) sudoriente de Všeruby komence de la 16-a jarcento. Verŝajne temis pri renovigo de pli malnova pereinta setlejo. La vilaĝo falis al Bohemio nur per reguligo de limoj inter Bohemio kaj Bavario. Ĝi restis vilaĝo ekskluzive priloĝata de germanoj. Antaŭ la dua mondmilito ĉi tie estis 21 domoj. Post la jaro 1945 la germana loĝantaro estis elandigita kaj la vilaĝo restis fakte dezerta. En la 1950-jaroj post estiĝo de limzono ĝi estis likvidita. Restis konservita ununura domo enmembrigita en hodiaŭ forlasitan areon de eksa roto de ĉeĥoslovaka Limgardistaro.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]