St. Pölten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankt Pölten
Blazono Mapo
Blazono de Sankt Pölten Situo de Sankt Pölten en Malsupra Aŭstrio (grize)
Bazaj faktoj
Federacia lando: Malsupra Aŭstrio
Distrikto: eksterdistrikta urbo
Areo: 108,52 km²
Loĝantaro: 49.121 (jaro 2001)
Loĝdenso: 1.312 loĝantoj/km²
Alteco: 267 metroj super la marnivelo
Poŝtkodo: 3100
Telefonkodo: 02742
koordinatoj: 48° 11' norde
15° 37' oriente
Aŭtokodo: P
Adreso de la
urba administrado:
Rathausplatz 1,
3100 St. Pölten
Retejo: www.st-poelten.gv.at
Retadreso: buergerservice@st-poelten.gv.at
Politiko
Ĉefurbestro: Mag. Matthias Stadler (SPÖ)

Sankt Pölten - en oficialaj dokumentoj kutime mallongigite St. Pölten - estas la ĉefurbo de la federacia lando Malsupra Aŭstrio en Aŭstrio. Ĝi ankaŭ estas la administra centro de la distrikto Sankt Pölten-Land, kiu plene ĉirkaŭas la urbon, sed mem konsideriĝas eksterdistrikta urbo kaj do ne mem apartenas al la administra unuo ĉirkaŭanta ĝin.

Rilatoj al Esperanto

La fondon de urba Esperanto-grupo en 1924 iniciatis Hugo Steiner kun Anton Goldmann. En 1953 en la urbo fondiĝis la Mondpaca Esperantista Movado, kiu dum la sekvaj jaroj de la malvarma milito ebligis oficialan agadon por kaj per Esperanto en socialismaj landoj, sed devis ankaŭ kompromisi kun la tieaj regantoj.

Turismo

El Sankt Pölten ekas konata Mariazeller-fervojo.

urbocentra panoramo