Stacio Ŝimbaŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

w1

Stacio Ŝimbaŝi
新橋駅
Shimbashi-Station-East-exit.JPG
Orienta elirejo
Situo
Lando Japanio Japanio
Urbo Tokio
Situo Kvartalo Minato-ku
Geografia situo 35° 39′ 59″ N, 139° 45′ 31″ O35.666301139.758679Koordinatoj: 35° 39′ 59″ N, 139° 45′ 31″ O
Historio
Malfermo 1909
Administrado kaj utiligado
Linioj Jamanote, Kejhin-Tohoku, Tokajdo, Jokosuka, (Japana Fervojo);

Linio Ginza (Tokjo Metro);
Linio Asakusa (Metroo Toej);
Jurikamome

v  d  r
Information icon.svg

Stacio Ŝimbaŝi (japane: 新橋駅 [Ŝinbaŝi-eki], angle: Shimbashi station) estas fervoja stacio en centro de Tokio en Japanio. Tie intersekcas enurbaj kaj ĉirkaŭurbaj linioj de la fervoja reto Japana Fervojo (JR) kaj metroaj linioj. La stacio servas 4 liniojn de Orient-Japania Fervoja Kompanio kaj 2 metroajn liniojn: 1 linion de Tokjo Metro kaj 1 linion de Metroo Toej. Krome tio estas finstacio de Jurikamome.

La stacio Ŝimbaŝi situas en Kvartalo Minato-ku, je 10 minutoj marŝe de la komerca kvartalo Ginza, sude de la Stacio Tokio.

Linioj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

  • 1909: la stacio estis malfermita sub la nomo Stacio Karasumori (烏森駅 [Karasumori-eki]) sur la linio Jamanote.
  • 1914: la stacio Karasumori estis renomita al "Stacio Ŝimbaŝi" (ĝis 1914 tiun nomon havas eksa karga stacio Ŝiodome (汐留駅 [Ŝiodome-eki])).
  • 1934: estis malfermita stacio de "Tokia metro-vojo" (東京地下鉄道 [Tōkjō Ĉikatecudō]), tiutempa praulo de la Metroo de Tokio.
  • 1939: estis malfermita stacio de "Tokia Rapida Fervojo" (東京高速鉄道 [Tōkjō kōsoku tecudō]), post kelkaj monatoj la kompanioj "Tokia metro-vojo" kaj "Tokia Rapida Fervojo" kunigis siajn liniojn, lanĉante komunajn trajnojn, kaj la stacio de "Tokia Rapida Fervojo" estis fermita. (Vidu ankaŭ: Historio de Linio Ginza).
  • 1941: la kompanioj "Tokia metro-vojo" kaj "Tokia Rapida Fervojo" unuiĝis, estigante la nunan linion Ginza.
  • 1968: malfermiĝis la stacio de la linio Asakusa.
  • 1980: en la stacio de la linio Ginza estis konstruita dua kajo.
  • 1995: malfermiĝis la stacio de Jurikamome.

Kajoj[redakti | redakti fonton]

Reto N-ro Linio N-ro de stacio Direkto Tipo
Japana Fervojo
(JR)
1      Linio Tokajdo al Jokohamo, Odaŭara, Atami surteraj kajoj
2      Linio Tokajdo al Tokio
3      Linio Kejhin-Tohoku al Ŝinagaŭa, Jokohamo, Ofuna
4      Linio Jamanote horloĝdirekte (al Ŝinagaŭa, Ŝibuja, Ŝinĝuku)
5      Linio Jamanote kontraŭhorloĝdirekte (al Tokio, Ŭeno, Ikebukuro)
6      Linio Kejhin-Tohoku al Tokio, Ŭeno, Omija
1      Linio Jokosuka al Jokohama, Ofuna, Kurihama subtera kajo
2 al Tokio, Funabaŝi, Ĉiba
Tokyo Metro logo.svg Tokjo Metro 1 Subway TokyoGinza.png Linio Ginza G-08 al Ŝibuja subteraj bordaj kajoj
2 al Ŭeno, Asakusa
PrefSymbol-Tokyo.svg Metroo Toej 1 Subway TokyoAsakusa.png Linio Asakusa A-10 al Sengakuĝi, Niŝi-Magome, Flughaveno Haneda subteraj bordaj kajoj
2 al Asakusa, Oŝiage, Flughaveno Narita
Jurikamome 1, 2      Jurikamome U-01 al Dajba, Tojosu supertera insula kajo

Sekvaj stacioj[redakti | redakti fonton]

«  Trajno  »
Linio Jamanote
Jurakuĉo ĉiu Hamamacuĉo
Linio Kejhin-Tohoku
Jurakuĉo loka trajno Hamamacuĉo
rapida trajno: ne haltas
Linio Tokajdo
Tokio ĉiu Ŝinagaŭa
 Linio Jokosuka 
Tokio loka trajno Ŝinagaŭa
Linio Ginza (Tokjo Metro) (G-08)
Toranomon (G-07) ĉiu Ginza (G-09)
Linio Asakusa (Metroo Toej) (A-10)
Dajmon (A-09) ĉiu krom la subaj Higaŝi-Ginza (A-11)
Dajmon (A-09) flughavena rapida super-ekspreso Nihombaŝi (A-11)
Jurikamome (U-01)
ĉiu Ŝiodome (U-02)