Stampilo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stampiloj sur stampilokaruselo

Stampo laŭ PIV estas ago fari kavan, reliefan, inkan aŭ ecĉ psikologian markon sur io, dokumento, persono ktp. Tio fariĝas per simpla ilo, nome stampilo, respektive kancelaria administrativa helpilo servanta por represado de motivo sur paperon. Kutime oni uzas ĝin por markado de vereco aŭ graveco de donita dokumento aŭ afero. Povas temi ankaŭ pri ludilo aŭ amuziga objekto; ofte kiel signo de personaj posedaĵoj, leteroj, ktp, kiel bilda kaj konstante sama subskribo: tiam ofte temas pri sigelo kiu povas enhavi blazonon aŭ eĉ bildon de la persona subskribo. La termino stampo estas uzata ankaŭ por markaĵo de tiu ĉi ilo kreita represo.

En filatelio ekzisto de stampaĵo aŭ ne sur la poŝtmarko (kune kun aliaj signaloj post uzo) diferencas kolektadon de novaj aŭ uzitaj ekzempleroj. Krome eblas kolekti poŝtmarkojn nur kun stampaĵo aŭ eĉ stampaĵojn kiuj havas deziratajn erojn, ekzemple nomo de urboj, bildoj kolektataj: birdoj, trajnoj, ĉevaloj ktp.