Statistikaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Statistikaĵoj estas datumoj uzeblaj por statistika analizado kaj prilaborado kaj rezultoj de apliko de statistikaj algoritmoj al tiaj datumoj. Ekzemple, por kalkuli aritmetikan meznombron, la algoritmo sumas ĉiujn datum-valorojn kaj dividas la rezulton per la nombro de la datumoj. En ĉi tiu okazo, kaj la enigataj bazaj datumoj, kaj la meznombro estas statistikaĵoj. Por plenumi priskribon de iu uzo de statistiko, oni devas priskribi kaj la proceduron, kaj la datuman aron.

La nefaka uzado de la termino por nomi unuopan mezuron aŭ datumon senrilate al ia ajn apliko de statistiko, diferencas de ĉi tiu signifo. Statistikisto devus normale nomi alton de iu persono statistikaĵo nur en statistika kunteksto (ekzemple, se ĉi tiu persono estis elektita hazarde el iu loĝantaro de intereso), sed pli ofte li devus uzi la terminon por nomi, ekzemple, la medianon por alto de homoj en la koncerna homgrupo.

Ofte la koncepto estas difinita per tio, ke statistikaĵo estas videbla hazarda variablo. Statistikistoj ofte konsideras parametrigitan familion de probablodistribuoj, kies ĉiu membro povas esti la distribuo de iu mezurebla aspekto de statistika populacio, kies samploj estas hazardaj. La valoro de la parametro estas nevidebla, ĉar ĝi dependas de la tuta populacio, sed ne de la samolo.

Ekzemple, la parametro povas esti la averaĝa alto de 25-jaraĝaj viroj en Nordameriko. La altoj de la membroj de la sampla aro de 100 ĉi tiaj viroj estas mezuritaj; la averaĝo de ĉi tiuj 100 nombroj estas statistikaĵo; tamen la averaĝo de la altoj de ĉiuj membroj de la konsiderata populacio ne estas statistikaĵo (se ankaŭ ĝi ne estas iel simile konstatita).

La diferenco inter tiu videbla sampla averaĝo kaj la nedeterminebla ekzakta populacia averaĝo estas ekzemplo de hazarda variablo, kiu ne estas statistikaĵo en la faka senco; oni nomas ĝin hazarda, ĉar la elekto de samplo estas hazarda.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]