Stefano la 3-a (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefano la 3-a
94-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 11-a de aŭgusto 0768 [#]
ĝis 1-a de februaro 0772 [#]
Antaŭulo [#]
Sekvanto [#]
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 720
en Sirakuzo
Morto 24-an de januaro 772 (0772-01-24)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stefano la 3-ala 4-a, latine Stephanus IV aut III, naskiĝis nekonatan daton en Sicilio kaj mortis 772. Li estis papo ekde 768 ĝis sia morto. La nombro de papoj nomataj "Stefano" estas diskutinda, ĉar estis Stefano la 2-a, kiu estas rigardata ofte kiel ne vera papo.

Li venis al Romo dum la papperiodo de Gregorio la 3-a. Post la morto de papo Paŭlo la 1-a estis tumultoj kaŭzataj de kontraŭpapo Konstanteno la 2-a, aklamita de popolo romana, sed la Kanceliero Christophorus petis helpon al Longobardoj, kiuj Konstantenon eksigis. La reĝo de longobardoj, Desiderio, kaj Christophorus elektis Stefanon kaj arestis Konstantenon. Filipo ankaŭ pretendis la papecon kaj estis kontraŭpapo dum unu tago, sed li rezignis kaj estis arestita en abatejo.