Stevio
Stevio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Stevio (Stevia) estas genro de plurjaraj herbaj plantoj, kiuj kreskas ĝis unu metro. Ĝi apartenas al la familio de asteracoj (Asteraceae) kaj originale kreskas en la nordaj regionoj de Sud-Ameriko. Pliaj naturaj kreskejoj troviĝas en altebenaĵoj de la limregiono inter Brazilio kaj Paragvajo, ekz. en Amambay.
La genro havas 235 diversajn speciojn, la plej konata kaj ekonomie plej grava specio estas la Stevia rebaudiana, kiu estas disvastiĝinta en Azio kiel dolĉigaĵo – vidu ankaŭ Stevio (dolĉigaĵo).
Oni nomas ankaŭ Stevio la dolĉan herbon, ĉar ĝi estas pli dolĉa ol la sukero kaj samtempe naturdevena kaj senkaloria.
Specioj (elekto)
- Stevia rebaudiana
- Stevia eupatoria
- Stevia ovata
- Stevia plummerae
- Stevia salicifolia
- Stevia serrata