Studenta monumento (Feldioara)
Studenta monumento | |
---|---|
memorigaĵo [+] | |
Koordinatoj | 45° 48′ 47″ N, 25° 35′ 19″ O (mapo)45.81325.5887Koordinatoj: 45° 48′ 47″ N, 25° 35′ 19″ O (mapo) |
Studenta monumento | |
Vikimedia Komunejo: Saxon students' monument in Feldioara, Brașov [+] | |
Monumento por en 1612 falintaj lernantoj saksaj (rumane: Monumentul studenților sași din Feldioara) troviĝas en Feldioara en Rumanujo. Ĝi estas memkompreneble monumento oficiale protektota kun la numero BV-IV-m-A-11919.[1]
Historio kaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]
La monumento starigitis inter 1912 kaj 1913[2] ĉe la sudokcidenta rando de la vilaĝo Feldioara. Ĝi memorigu onin pri 39 kuraĝaj lernantoj de Honterus-gimnazio de Braŝovo. Ili falis en la 16-a de oktobro 1612 batalante kontraŭ la trupoj de la hungara princo Gabriel Báthory. Ilia gvidanto (kiu ankaŭ mortis tiam) estis la braŝova ĉefjuĝisto (kaj kronikisto) Michael Weiß.[3] Eoste troviĝas la blazono de Feldioara (burgo kun malfermitaj pordegoj), uestflanke la blazono de Braŝovo (krono kun trunko kaj radikoj de arbo).
Interne legeblas germanlingva teksto jena: Dem Andenken der vierzig Studenten, die hier am 16. Oktober 1612 im Kampfe für die Heimat ihr Leben ließen.[4]
Instigo por la afero venis de la gimnastikkluboj de Braŝovo kaj Feldioara; monkolektoj tamen okazis en la tuta Baseno Barco. Planinto estis la arkitekto Friedrich Balthes el Sighișoara, kiu fantaziis specon de memorkapeleto.[5] Fina realiganto estis Peter Gräf el Hălchiu.[6] Eĉ hodiaŭ okazas surloke memorigeventoj.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- slipo kaj monumentlokigo ĉe Monumente istorice din România
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ paĝaro de la Rumanuja ministerio prikultura kun listo de ĉiuj enlandaj protektotaĵoj, p. 478, pozicio 976
- ↑ Pro ŝaŭregoj prokrastitis plurfoje la inauĝuro de 1912 al 1913; finfine ĝi sukcesis en la 21-a de septembro!
- ↑ "Kronstadts Übergabe kam nicht in Frage." ADZ, 19.10.2012
- ↑ Traduko: Je memoro de kvardek studentoj kiuj falis tie ĉi en la 16-a de oktobro 1612 defendante sian patrujon.
- ↑ Balthes, veroj surrete ĉe la asocio Monumentum p. 3
- ↑ "Michael-Weiß-Gedenkfeier". Ĉe: Karpatenrundschau, 24.11.2013