Suĉbotelo
Suĉbotelo aŭ bebobotelo estas botelo kun surfiksita suĉilsimila cicumo kaj ĉapo por bone fermi ĝin.
Dum la unuaj monatoj per la suĉbotelo oni donas al bebo forpumpitan patrinan lakton aŭ artefaritan lakton, poste eblas doni ankaŭ sukon aŭ herboteon.
Kutimaj grandecoj de suĉboteloj estas nuntempe 125 ml, 240 ml kaj 330 ml. Cicumoj ekzistas diversformaj kaj kun unu ĝis kvar malfermoj. Ekzistas sistemoj, por malhelpi la gluton de aero al beboj.
Kialoj
Kialoj por nutri bebon per suĉbotelo estas diversaj:
- malsanuleja restado de la bebo aŭ de la patrino, ekz. postoperacio,
- malŝato de la patrino rilate al mamnutrado.
Materialo
Kutime estas suĉboteloj el vitro aŭ polimeroj, sed pro la enhavo de bisfenolo A iuj malkonsilas tiujn lastajn.[1][2]. Kanado malpermesis la vendadon de suĉboteloj enhavantaj bisfenolon A.[3]
Vitraj boteloj havas la malavantaĝon esti rompiĝemaj kaj pli pezaj. Tio gravas, kiam la bebo komencas teni mem la botelon. Kelkaj fabrikantoj proponas suĉbotelojn el polipropilenoj (Dr. Brown's, NUK).
Cicumoj estas kutime el latekso kaj silikono. Tiu lasta materialo rezistas malpli al mordoj, sed estas malpli alergiiga.
Historio
Jam en antikvo ekzistis suĉbetoloj. Ili estis el argilo. Ekde la 16-a jarcento oni uzis ledon aŭ lignon por produkti tiajn botelojn; ekde la 17-a jarcento oni uzis ankaŭ bovokornojn.[4]
Cicumoj estis el ledo aŭ kotono. Ekde la 19-a jarcento oni uzis ankaŭ bierbotelojn, kiujn oni ŝtopis per kotonaĵo. Poste oni metis cicumon el gumo super la botelrandon. En la 1930-aj jaroj surmerkatiĝis lateksaj cicumoj.