Subirats

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subirats
municipo de Katalunio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 08739
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 243  (2023) [+]
Loĝdenso 58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 1° 48′ O (mapo)41.3847222222221.7980555555556Koordinatoj: 41° 23′ N, 1° 48′ O (mapo) [+]
Alto 243 m [+]
Areo 55,9 km² (5 590 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Subirats (Hispanio)
Subirats (Hispanio)
DEC
Subirats
Subirats
Situo de Subirats

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Subirats [+]
vdr

Subirats estas municipo en komarko Alt Penedès, Barcelono, Katalunio, Hispanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj setlejoj en la municipo estas tre malnovaj, verŝajne pli antaŭaj ol la neolitiko. La iberaj setlejoj estas la unuaj kiuj iĝis stabilaj kaj gravaj. Poste aperas la romia kaj visigota etapoj ĝis la alveno de la saracenoj dum la 8-a jarcento. Ducent jarojn poste, la ebeno reloĝiĝis denove. La unua censo datiĝas de 1358 kaj laŭ ĝi la Kastelo de Subirats apartenis al Ramon de Riu-sec kaj nombris 142 hejmojn kiuj entute enhavis 639 loĝantojn. Dum la 15-a jarcento okazis redukto de la loĝantaro je la duono, pro epidemioj kaj elmigrado en la Valencian Reĝlandon kaj Majorkon. Ĝis la 17-a jarcento malmultas informoj pro la perdo de arkivoj dum la Hispana Enlanda Milito, 1936-39. Oni scias ke okazis multaj mortoj dum la Milito de Hispana Sukcedo, 1701-15. La jaron 1764 la paroko Sant Sadurní de Subirats disiĝis de la municipo kaj iĝis Sant Sadurní d'Anoia, internacie fama pro la ŝaŭma vino. Denove la Milito de Hispana Sendependiĝo okazigis gravan demografian redukton en la municipo. Dum la 19-a jarcento la vilaĝoj multe kreskas kaj alprenas la nunan fizionomion. La jaron 1887 Subirats atingis 3194 loĝantojn. La atako de la filoksero, kontraŭe al tio kion oni povas pensi, ne multe malkreskigis la loĝantaron kaj ĝis la Hispana Enlanda Milito oni ne konstatas novan demografian malkreskon. Per la alveno de la demokratio, 1977, kaj precipe ekde la 1990-aj jaroj, la municipo spertas ĝeneralan kreskon de la loĝantaro.

Subirats laste famiĝas ankaŭ pro 'La lasta defendo de Barcelono', ĝis 2010 nekonata heroa epizodo sub la responso de la respublika armeo, dum la Hispana Enlanda Milito (1936-39), por malrapidigi, kiel eble plej, la antaŭeniron de la faŝismaj trupoj en Barcelonon kaj tiel permesi evakuadon pli ordigita de la rifuĝintoj, kiuj ŝtope plenigis la stratojn kaj placojn de Barcelono. Ĝi temas pri la defendo de la mont-pasejo Port d’Ordal –la aliron al la Barcelona ebenaĵo kaj tiel prokrasti kelkajn tagojn la alvenon de la faŝismaj trupoj en Barcelonon, por savi milojn da vivoj.

Nuno[redakti | redakti fonton]

La klimato de Subirats – baza elemento por la kvalito de ĝia vina produktado – estas determinita pro ĝia proksimeco al la maro kaj pro la trajtoj de la reliefo kiu ĝin ĉirkaŭas. Krom la ŝaŭmaj kaj trankvilaj vinoj, inter la tipaj produktoj, elstarigas la nomitan Persiko de Ordal, tre bonkvalita. Pro la kalka grundo kaj la senirigacia kultivado, ĝi devenas bongusta kaj dolĉa. Indas ĝin aĉeti rekte al diversaj produktantoj, dum la monatoj junio, julio kaj aŭgusto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]