Sud-Koreio en la Somera Olimpiko 1948

El Vikipedio, la libera enciklopedio
historia afiŝo
Sud-Koreio en la Somera Olimpiko 1948
Somera Olimpiko 1948 en Londono
Flagtenanto:  Son Ki Ĉung
Sportistoj 50 en 7 fakoj
Medaloj
rango: 32
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
2
Sume
2
vdr

La sudkorea teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1948 en Londono havis 50 sportistojn. Ili partoprenis en 7 fakoj. Flagtenanto de la sudkorea teamo estis Son Ki Ĉung. La sportistoj atingis 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 32-an rangon.

Estis la unua fojo, kiam koreaj sportistoj konkuris en olimpiko kiel membroj de sendependa lando. La Korea Olimpika Komitato, establita en 1946 kaj rekonita en 1947, reprezentis nur Sud-Koreion kvankam la dividado de Koreio ne jam estis plene realigita dum la olimpiko de 1948.

Suh Yun-bok konkuris en maratono[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Suh Yun-bok, gajninto de la Bostona maratono de 1947, konkuris en maratono en la olimpiko de 1948, trejnita fare de Son Ki Ĉung (ankaŭ latinliterigita Sohn Kee-chung, Son Gi-jeong aŭ Son Kitei), la maratona ormedalisto de 1936 (kies medalo kalkuliĝis japana). La informkesto cetere montras, ke la ormedalinto Son Ki Ĉung en 1948 estis la honora flagotenanto de la nova korea olimpika teamo. Tamen en Londono 1948 Suh Yun-bok nur sukcesis pri 27-a rango. Lia kolego Hong Jong-O akiris la 25-an rangon kaj alvenis 2 minutojn antaŭ li.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]