Saltu al enhavo

Suda distrikto de Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suda distrikto
מחוז הדרום
Meĥoc haDarom

Distriktoj de Israelo • geografia lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Be'er Ŝeba
Areo 4 231 km²
Loĝantaro 1 000 000 (2005)
Loĝdenso 70,3 loĝ/km²
ISO-kodo IL-D
vdr

La suda distrikto (hebree מחוז הדרום, Meĥoc haDarom), estas unu el ses ĉefaj administraj unuoj de Israelo. Laŭ areo ĝi estas la plej granda, kaj en komparo ĝi estas la distrikto malplej dense loĝata. Distrikta ĉefurbo estas Be'er Ŝeba. En 2005 en la teritorio vivis 1 000 000 loĝantoj.

La distrikto pludividiĝas al du subdistriktoj, nomataj נפות ("nafot", plurale; singulare nafa):

La Suda Distrikto kovras la plejparton de la geografiaj regionoj Negevo kaj Arabaho. Laŭ la stato de januaro 2007, entute 1.002.400 homoj loĝas en ĝi - el inter la enloĝantoj 86 procentoj estas judoj kaj 14 procentoj araboj (plejparte islamanoj). La administra centro de la distrikto estas Be'er Ŝeba (באר שבע), kvankam la plej larĝa urbo estas Arad (ערד). Relative prosperaj urboj respektive antaŭurboj estas Omer (עומר), Meitar (מיתר) kaj Lehavim (להבים), malpli prosperaj estas Sderot (שדרות), Netivot (נתיבות) kaj Ofakim (אופקים) (fonto [1]).

La geografia centro de la regiono cetere proskimume lokigeblas per la koordinatoj 30° 40' norde kaj 34° 50' oriente.

Urboj

Lokaj konsilioj

parko en la distrikta ĉefurbo Be'er Ŝeba

Regionoj, administrataj de regionaj konsilioj