Sudtirola Alpa Klubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudtirola Alpa Klubo
Alpa asocio
Komenco 1945 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Bolzano-Bozen
Membro de Club Arc Alpin • Unio Internacia de Asocioj de AlpismoQ72924257Germana kaj Aŭstra Alpa Klubo vd
Posedatoj Hochfeilerhütte • Dreischusterhütte • Radlseehütte • Q1921103 • Rieserfernerhütte • Q2239151 • Sesvennahütte vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr
Signalaro de AVS sur la monto Tschögglberg

La Sudtirola Alpa Klubo (germane:Alpenverein Südtirol), mallongigita AVS, estas asocio de la germane kaj ladine parolantaj montogrimpistoj de Sudtirolo, norda Italio. Fondinta en 1946, ĝi konsistas el 32 sekcioj kaj havas pli ol 60.000 membrojn. [1] La ĉefa sidejo troviĝas en Bolzano-Bozen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence la sudtirolaj sekcioj de Alpa Klubo estis anoj de la Germana kaj Aŭstra Alpa Klubo (Deutscher und Österreichischer Alpenverein). En la jaro 1869 la unuaj sekcioj estis fonditaj en Bozen kaj en Niederdorf (Puster-Valo). En 1910, 15 pliaj sekcioj estis funkciantaj en Sudtirolo . Ili komencis la konstruadon de 19 ĉaletoj kaj de vasta reto da padoj tra la montoj. Cetere oni komencis taŭgan instruadon de la montgvidistoj. Post la Unua Mondmilito Sudtirolo estis aneksita fare de Italio kaj sekve la faŝisma registaro en 1923 eksproprietigis la sekciojn kaj malpermesis la asocion.

Post la fino de la Dua Mondmilito, en decembro 1945, estis fondita la Sudtirola Alpa Klubo. Ĝiaj membroj unue renkontiĝis en Bolzano- Bozen en junio 1946.

La asocio nuntempe kondukas multajn ĉaletojn en la sudtirolaj montoj. Ĝi okupiĝas ankaŭ pri la bontenado de la padoj kaj de ilia signalaro. Cetere ĝi havas sekcion kiu okupiĝas pri savado de viktimoj de montaj akcidentoj.

La AVS estas membro de UIAA kaj ek de 2009 estas kunorganizanto de la internacia monta festivalo International Mountain Summit, kiu ĉiujare okazas en Brixen.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. AVS zählt über 60.000 Mitglieder[rompita ligilo], stol.it, 11 September 2013
  2. Retpaĝaro de IMS

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]