Sumatra grundokukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sumatra grundokukolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Carpococcyx
Specio: C. viridis
Carpococcyx viridis
(Salvadori, 1879)
Konserva statuso
CR
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sumatra grundokukolo, Carpococcyx viridis estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Ĝi estas granda birdo, ĝis 55 cm longa, longvosta surtera kukoledo. Ĝi havas verdajn suprajn partojn kun nigra krono, verdaj beko kaj kruroj kaj bluecverda nuda ĉirkaŭokula haŭtaĵo kaj estas bruna sube.

Ĝi estas endemismo en Indonezio, kaj de tie la specifa nomo de Sumatra grundokukolo; ĝi estas distribuata en pluvarbaroj de suda Sumatro. Antaŭ ties remalkaŝo kaj fotografiado en 1997, tiu sekretema specio estis konata nur el kaj pro ok specimenoj.

En 2006, kameraisto priserĉante tigrojn ĉe la Nacia Parko Kerinci Seblat fotis bildon de Sumatra grundokukolo, nur por la dua fojo en la lastaj naŭdek jaroj. La aktuala loĝantaro povas esti de malpli ol 250.

En 2007, estis registrita unuafoje ties voĉo, priskribita kiel dusilaba krio, de biologoj de WCS kiuj ricevis de ĉasisto birdon ĵus ĉasitan.[1]

Pro pliiĝanta perdo de habitato kaj la ega malgrandeco de la loĝantaro, la Sumatra grundokukolo estas konsiderata kiel Ege Endanĝerita de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[2]

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. "Biologists record call of rare bird", Yahoo! News, February 26, 2007. Kontrolita 2007-02-26.
  2. BirdLife International (2004). Carpococcyx viridis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 26 Novembro 2006.