Supera konsilio pri nacia sekureco de Irano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Supera konsilio pri nacia sekureco de Irano estas plenuma politika organo de Irano.

Ĝi estis fondita tuj post la irana revolucio en 1979 por «garantii naciajn utilaĵojn kaj gardi la islaman revolucion, landtutecon, nacian regadon»[1]. La Konsilio baziĝis sur la artikolo 176 de la Konstitucio de Irano kaj konsistas el du subkonsilioj: la Konsilio pri sekureco (prezidanto — la ministro pri internaj aferoj) kaj la Konsilio pri defendo (prezidanto — la komandestro de Generala Ŝtabo de la irana armeo).

La Konsilio pri sekureco[redakti | redakti fonton]

La Konsilio pri sekureco havas jenajn funkciojn:

  • studado kaj analizo de plej gravaj informoj pri sekureco, inkluzive propagandon, politikajn, sociajn, ekonomiajn, jurajn kaj kulturajn demandojn, cele de ties plej baldaŭa decido;
  • korektado de agado de ministrejoj, departamentoj kaj organizaĵoj, kunligitaj kun la nacia sekureco, okaze de ŝanĝo de interna politika situacio aŭ estiĝo de la minaco el ekstere;
  • preparado de projektoj de la programoj pri provizado de nacia sekureco (laŭ ordono de la Supera konsilio pri nacia sekureco);
  • gvidado de agado de la provincaj konsilioj pri sekureco.

La Konsilio pri defendo[redakti | redakti fonton]

La Konsilio pri defendo estas konsulta organo pri militaj demandoj kaj havas jenajn funkciojn:

  • proponi al Supera komandestro faru decidojn pri la komenco de milito, la kontrakto de paco, ĝenerala mobilizo;
  • proponi kandidatojn por superaj militistaj postenoj;
  • kunordigi la kunlaboron pri militaj esploradoj kaj produktado, pri aĉetado de armiloj kaj milittekniko.

Membraro de la konsilio[redakti | redakti fonton]

Membroj de la Supera konsilio pri nacia sekureco estas:

En ĉiu provinco de Irano agas loka konsilio pri sekureco, kiu inkludas jenajn:

  • La generalo-guberniestro de provinco (prezidanto de konsilio);
  • Reprezentanto de la Supera gvidanto;
  • La administranto de provinca administrejo de la ministerio pri informo (spionado);
  • La distrikta komandestro de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio;
  • La provinca komandestro de la Fortoj de la ŝirmado de justordo;
  • La komandestro de loka garnizono.

La sekretario de la Supera konsilio pri nacia sekureco estras aparaton de tiu, kontrolas ties kurantan agadon kaj provizas ĉefajn plenumajn funkciojn.

Pri grava politika rolo de la Konsilio atestas interalie, ke nome al ĝi estis komisiita la intertraktado pri la irana nuklea programo. Danke al sia posteno de la sekretario de la Konsilio Hasan Rouhani iĝis grava politikisto. Lia sekvanto Ali Lariĝani pli malfrue partoprenis la prezidantan balotadon kaj okupis la sesan lokon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Rozov A.A. O Visŝem sovete nacionalnoj bezopasnosti Irana (=La supera konsilio pri nacia sekureco de Irano) ruse

Referencoj[redakti | redakti fonton]