Sushi Bar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sushi Bar
Deveno Juarez Urbo, Ĉiŭaŭao, Meksiko Meksiko
Ĝenroj Roko
Alternativ-muziko
Aktivaj jaroj 2004 – nuntempo
Eldoninto Electrozero Station Records (2005 - 2006)
Parencaj
temoj
Tranziztor
Retejo Sushi Bar je MySpace
Membroj

Carlos DIAZ
Hector QUINTANA
Cesar ROMEO
Asrael

Antaŭaj membroj

Arturo GARCIA
Leonardo GAMBOA
Oscar GONZALEZ

vdr

Sushi Bar (prononcu "Suŝi Bar") estas meksika rokbando el Ciudad Juarez (Ĉiŭaŭao). Ĝiaj membroj estas Carlos Diaz kiel kantisto kaj gitaristo, Cesar Romeo kiel gitaristo, Hector Quintana kiel basisto kaj Asrael Kato filo de Satano kiel tamburisto.

Ili estas studentoj de la Altlernejo de Medicino de la Universitato Aŭtonoma el Juarez Urbo (UACJ). Ilia unua koncerto okazis la 8-an de oktobro 2005 en la Kongreso de Mangao, Animeo kaj Kulturo en la Centra Parko de Juarez Urbo kiel parto de la Festivalo Internacia Ĉiŭaŭao, organizita de la registaro de la ŝtato.

Post kelkaj da malgrandaj koncertoj, ili registris ses kantojn en la studio de Hugo Almanza, Astra Records, kaj lanĉis kvin dek diskojn de sia unua pruvaĵo "Sampler EP" la 10an de aŭgusto 2006 dum konkuro de bandoj en la trinkejo Orbieto World Beat de malgranda oficejo de diskoj, Electrozero Station Records (ESR-6).
Poste, en 2007 ili sendepende lanĉis alian kantopruvaĵon sub la nomo "Arroz!" kiel eminenta paketo el kartono persone pentrita de la membroj de la bando per stenciloj. Tiu pruvaĵo estis registrita en studio de El Paso, Teksaso, kaj havas pli bonkvalitan sonon kompare kun la antaŭa pruvaĵo.
Nun ili estas registrantaj sian unuan albumon en El Paso, Teksaso.

Originoj[redakti | redakti fonton]

La bando komencis je 2004 en la aŭtejo de Hector, kiel la revo de tri knaboj, studentoj de medicino. La origino portas onin al la laboratorioj de UACJ kie Carlos kaj Arturo Garcia verkis kanton pri Lalo la Pedofilulo.