Symeon Połocki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Symeon Połocki

Symeon POLOCKI, (Samuel Piotrowski-Sitnianowicz; beloruslingve Сімяон Полацкі, ruslingve Симеон Полоцкий) (n. en 1629 – m. la 25-an de aŭgusto 1680) estis belorusa verkisto, tradukisto, pedagogo, religia kaj politika aganto.

Vivo en Belorusio

Li naskiĝis en Polock, lernis en Kieva-Mahiljanski-kolegio (ĉirkaŭ 1650), poste en Vilna jezuita akademio (antaŭ 1653). Inter mezo de 1650-aj jaroj kaj 1664 li estis instruisto en frateca lernejo ĉe Polocka Bogojavlenskij-monaĥejo. En 1656 li ekmonaĥiĝis en monaĥa ordeno bazilianoj. En tempo de Milito inter Rusio kaj Polujo en laj jaroj 1654-1667 li simpatiis al Rusio.

Moskva periodo de vivo

De la jaro 1664 li vivis en Moskvo, kie li fondis sendependan de patriarka cenzuro presejon, estis unua kortega poeto ĉe rusaj caroj, laboris kiel instruisto de infanoj de la rusa caro Aleksej Miĥajloviĉ. Li subtenis religiajn reformojn de patriarko Nikon, polemikis kontraŭ malnovritanoj. Poste, ĉe loka religia konsilio en 1666–1667, kie li laboris kiel sekretaro-tradukisto ĉe Patriarko de Aleksandrio, Patriarko de Antioĥio kaj Metropolito de Gaza-urbo proklamis malaprobon kontraŭ patriarko Nikon. En religia konsilio de 1690, liaj religiaj verkoj estis proklamitaj kiel herezaj.

Lian nomon Unesko en 1998 enlistigis en kalendaro de memorindaj datoj ĉi tiu jaro.

Verkaro

En la Polock-a periodo de sia vivo li verkis versojn glorigajn de rusa caro Aleksej Miĥajloviĉ: Metroj - per ĉi-tiu verso li salutis la caron, kiam li unuan fojon alvenis en Polock Versoj pro feliĉa reveno de mizerikorda caro el Rigo; Gratulo pro okupado de Derpto; Gratulo pro elekto je Pola reĝado, kaj aliaj. Verkis satiraĵojn, en kiuj li priridis svedan reĝon Karlo la 10-a Gustavo: Reĝo sveda serĉas siajn oficirojn; Senespero de sveda reĝo. Krom tio li verkis ironian Gratulo...al Amfinogeno Kriĵanoŭski, vagabanda pseŭdoepiskopo, kaj aliaj.

En la Moskva periodo de sia vivo li verkis Sceptro de regado (verkita en 1667) – sumo de teologiaj disputoj kontraŭ malnovritanoj; Tagmanĝo anima (1675, eldonita en 1681) – predikaro; Vespermanĝo anima (verkita en 1676, eldonita en 1683) – predikaro; Diademo de kredo – teologia verko; Ĝardeno multflora (verkita en 1678, eldonita en 1681) – encikloperio de kristana simbolaro, historio, antikva mifologio, teologio. Rifmologiono aŭ versaro – el ĉi tia verko pli famaj aroj estas Edifo pri vagabanda filo kaj Pri Navuhodonosoro-reĝo....Ambaŭ verkoj spektaklis en Kremlo kaj en cara bieno Preobraĵenskoe – ĉi tio estas la unuaj teatraĵoj ĉe rusa kortego.

Multaj aliaj verkoj. Li tradukis: Rakonto pri Muhamado, Testamento de Vasilio, reĝo Helena, Rakonto pri Varlaamo kaj Ioasafo. Lia traduko de Psalmaro en rusan lingvon Psalmaro rifmofaranta estis longan tempon la plej bona kaj plej populara traduko de tiu ĉi verko.

En nia tempo, multaj liaj verkoj ne estas reeldonitaj, pollingvaj kai latinlingvaj verkoj ne estas tradukitaj en la belorusan lingvon.

Filozofiaj pensoj

Li opiniis, ke ĉiu malbono estas pro malklereco kaj senscio. Pro klerigado socio malembarasos de la malvitirton, instaliĝos plena harmonio kaj paco. La naturon kaj homon li konsideris kiel percepteblajn. Li propagandis ideon de unuigado de kristanoj sub klerika estrado de papo kaj ŝtata gvido de rusa caro.