Târgoviște
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Rumanio. Por informoj pri urbo en Bulgario, vidu la artikolon Targoviŝte.
Târgoviște | ||
rumane: Târgoviște, bulgare: Търговище | ||
urbo | ||
Princa rezidejo de Târgoviște
| ||
|
||
Oficiala nomo: Târgoviște | ||
Lando | Rumanio | |
---|---|---|
Distrikto | Distrikto Dâmbovița | |
Historia regiono | Valaĥio | |
Konstruaĵo | Turo Chindia | |
Rivero | Ialomița | |
Situo | Târgoviște | |
- alteco | 292 m s. m. | |
- koordinatoj | 45° 55′ 27″ N 25° 27′ 24″ O / 45.92417 °N, 25.45667 °O (mapo) | |
Loĝantaro | 73 964 (2011) | |
Unua skribmencio | 1396 | |
Urbestro | Gabriel Boriga | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 130xxx | |
Telefona antaŭkodo | (+40) 02 45 | |
Situo enkadre de Rumanio
| ||
Vikimedia Komunejo: Târgoviște | ||
Retpaĝo: www.pmtgv.ro | ||
Târgoviște [tırgoviŝte] estas urbo en la distrikto Dâmbovița en Rumanio ĉe la rivero Ialomița. Ĝi estas ĉefurbo de la distrikto kaj historia ĉefurbo de Valaĥio. En ĝi loĝas ĉ. 90 mil homoj (2002).
En Târgoviște okazis la ekzekuto de Nicolae kaj Elena Ceaușescu en 1989.
Transporto
La fervoja stacio de Târgoviște estas duaranga fervoja nodo, malfermita la 2-an de januaro 1884. Estas ligoj kun Bukareŝto, Ploiești kaj Pietroșița.
La Internacia Flughaveno Henri Coandă estas je distanco de ĉ. 80 km.
Tri naciaj vojoj kondukas al aŭ tra Târgoviște:
- DN 71: Tărtășești — Târgoviște — Pucioasa — Sinaia
- DN 72: Găești — Târgoviște — Ploiești
- DN 72A: Târgoviște — Câmpulung
Ene de la urbo trafikas publikaj aŭtobusoj, trolebusoj kaj taksi-busetoj (nomataj maxi-taxi).
Ĝemelecoj
- Kazanlak en Bulgario
- Targoviŝte en Bulgario
- Trakai en Litovio
- Orvault en Francio
- Corbetta en Italio
- Santarém en Portugalio
- Vellinge en Svedio
- Miami en Usono
- Castellón de la Plana en Hispanio
Eksteraj Ligiloj