Tésenfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Tésenfa

Tésenfa [tEŝenfa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Siklós.

Bazaj informoj

Situo

Tésenfa situas sur ebenaĵo, fine de tre mallonga sakovojo. Dravo kaj Kroatio troviĝas po 3, Harkány 13, Siklós 19, Sellye 27 km-ojn.

Historio

La romianoj postlasis kupran moneron tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1346 laŭ tiama hungara ortografio "Tesenfolwa". Post la mezepoko la komunumo apartenis al la Osmana Imperio dum 150 jarojn, tamen ne senhomigĥis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

Vidindaĵoj