T-Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esprimo T-TagoTago T ofte estas uzata de armeoj por signifi la tagon, kiam komenciĝas grava operaco. Tiel oni facile povas paroli pri tiu dato, kvankam ĝi eble estas sekreta aŭ eĉ ankoraŭ ne fiksita.

Speciale la esprimo ofte rilatas al granda operaco dum la dua mondmilito, nome Operation Overlord (operaco supermastro), kiam usonaj trupoj albordiĝis en Normandio.

La litero T estas elektita, ĉar komenca litero de "tago". Same faras pluraj aliaj lingvoj: La franca diras Jour J, la angla D-Day, la rumana Ziua Z. Tamen ĝuste por la tago de Operation Overlord multaj lingvoj, almenaŭ multaj vikipedioj, uzas la anglan esprimon.

Analoge oni uzas la esprimon "Horo H" por paroli pri la horo de la evento.

Internaj ligiloj