Talampaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Naturaj parkoj Talampaya kaj Ischigualasto*
Monda Heredaĵo

Talampaya NP.jpg
Lando Flago-de-Argentino.svg Argentino
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj viii
Fonto 966
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Koordinatoj 30°0′S 68°0′W  /  30°S, 68°U / -30; -68 (Talampaya)
Registra historio
Registrado 2000  (24-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Nacia Parko Talampaya [talamPAja] estas natura rezervejo kaj monda heredaĵo de Unesko. Ĝi troviĝas en la centro-okcidento de la provinco La Rioja en Argentino. Ĝi estis kreita en 1975 kiel provinca parko kun la celo protekti gravajn arkeologiajn kaj paleontologiajn lokojn de la regiono, kaj ekde 1997 dependas de la Argentina Administracio de Naciaj Parkoj.

La parko okupas 215 000 ha. Ĝia bela pejzaĝo, la floraro kaj bestaro estas karakterizaj de la montara biomo. Ĝi estas la rezulto de tektonaj movoj, kune kun la erozio de la akvo kaj vento dum miloj da jaroj en dezerta klimato, kun amplekso de temperaturoj, intensa varmo dumtage kaj malalataj temperaturoj nokte, kun ŝtormaj pluvadoj en somero kaj fortaj ventoj en printempo. La mezuma alteco estas ĉirkaŭ 1300 super la marnivelo, kaj la klimato estas kontinenta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]