Tamás Benkócs
Tamás Benkócs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1971 aŭ 1972 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto |
Tamás Benkócs [tamAŝ benkOĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkócs Tamás estas hungara fagotisto.
Tamás Benkócs[1] naskiĝis en 1971 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Tamás Benkócs akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1995, krome li partoprenis en majstrokursoj de Brian Pollard, en:Milan Turkovic kaj Dag Jensen. Dum la studentaj jaroj en 1992 li estis jam primara fagotisto de la Budapeŝta Festivala Orkestro. De 1998 ĝis 2003 li estis la ĉefa fagotisto de la nove fondita Malajzia Filharmonia Orkestro. En 2004 li revenis al Hungario kaj denove aliĝis al la festivala orkestro. Kiel gastomuzikisto, li muzikadis eĉ kun simfonia orkestro de BBC. Pli frue ekde 2001 li registras 39 konĉertojn de Antonio Vivaldi en muzikeldonejo en:Naxos Records.