Tamás Návay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Návay
Tamás Návay
Tamás Návay
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1815 (1815-12-30)
en Földeák
Morto 29-an de marto 1879 (1879-03-29) (63-jaraĝa)
en Földeák
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Irma Návay
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Tamás Návay [tamAŝ nAvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Návay Tamás estis hungara politikisto, komisaro, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis földeáki.

Tamás Návay[1] naskiĝis la 30-an de decembro 1815 en Földeák, li mortis la 29-an de marto 1879 en Földeák.

Portreto pri Tamás Návay
Busto pri Tamás Návay

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Návay studis en Szeged kaj Pozono. En la parlamentaj staĝoj inter 1832-1836 li apartenis al la reformemuloj. En 1835 li estis honora notario en Csanád, en la sekva jaro lia posteno estis levita al honora ĉefnotario. En 1839 li estis elektita parlamentano de Csanád kaj li aliĝis al partio de Ferenc Deák. En 1842 li estis nomumita vicdepartementestro. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1848, li estis komisaro. Post la fiasko de la revolucio li retiriĝis, fine pro restarigo de la konstitucio en 1861 li denove apogis Deák en la parlamentaj kunsidoj. De 1867 ĝis sia morto li estis ĉefdepartementestro. Li edziĝis en 1840, lia edzino naskis 2 gefilojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto en Makó (1998)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]