Tamás Szent-Iványi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tamás Szent-Iványi [tamAŝ sent-ivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szent-Iványi Tamás estis hungara bestkuracisto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1979).

Tamás Szent-Iványi [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1920 en Sântionlunca. Li mortis la 14-an de aprilo 1991 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Szent-Iványi apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis lernejojn en Brașov kaj Sfântu Gheorghe. Post la 2-a mondmilito li akiris diplomon en Budapeŝto, poste li laboris en instituto, poste li estis vicprofesoro en la agraria universitato. Inter 1956-1975 li laboris en Romo, poste ĝis 1985 li estis katedrestro en Budapeŝto, dume li estis ankaŭ gastoprofesoro ekzemple en Britio, Aŭstrio, Francio, Turkio. En 1965 li doktoriĝis antaŭ MTA. Li okupiĝis precipe pri epidemiaj malsanoj de hejmbestoj. Li ricevis hungarajn premiojn inter 1961-1983.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar tarkamarha jellege (1946)
  • Az afrikai sertéspestis (1979)
  • A háziállatok fertőző betegségei (Infektaj malsanoj de hejmbestoj), (1985)
  • diversaj studentaj lernolibroj

Fontoj[redakti | redakti fonton]