Tamanja duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tamanja duoninsulo
Tamanja duoninsulo sudoriente de la Azova Maro
Tamanja duoninsulo sudoriente de la Azova Maro
Akvejo 1 Azova Maro, Kerĉa markolo
Akvejo 2 Nigra Maro

Geografia situo

45° 11′ 8″ N, 36° 47′ 28″ O45.18555555555636.791111111111Koordinatoj: 45° 11′ 8″ N, 36° 47′ 28″ O
Tamanja duoninsulo (Rusio)
DEC
Tamanja duoninsulo
Longo 30 km
Larĝo 12,9 km
v  d  r
Information icon.svg
Mapo de Tamanja duoninsulo

Tamanja duoninsulo estas terpeco inter la Azova kaj Nigra maroj, en la sudo de Kerĉa markolo. Administracie ĝi apartenas al Krasnodara regiono de Rusio. Ĝia reliefo estas plejparte plata, kun tre varia marborda linio. En la duoninsulo troviĝas kelkaj kotaj vulkanoj.

Fine de la 980-aj jaroj la duoninsulon konkeris trupoj de la kieva princo Svjatoslavo, kaj tie estiĝis slava princlando, kiu ekzistis ĝis proksimume 1100. Poste ĝi apartenis al kipĉakoj, kiam en 1239 ĝin prirabis mongoloj. Post 1783 dum mallonga periodo la duoninsulo estis parto de la Osmana Imperio, kiu cedis ĝin al la Rusia Imperio rezulte de la rus-turka milito de la jaroj 1787-1792.

En la Tamanja duoninsulo estas trovitaj nafto kaj tergaso.

La duoninsulo estas ligita kun Krimeo (Ukrainio) per pramlinio.