Tapah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tapah

Tapah (ĉine: 打巴) estas la administra urbeto de la distrikto Batang Padang, Perako, Malajzio (kun koordinatoj: 4.20°N 101.26°E ).

Etonomio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Tapah" laŭdire originis de la nomo de nesalakva fiŝo, "Ikan Tapah". La scienca nomo de la fiŝo estas Wallago attu. La lokuloj diris ke la nomo estis prenita de la Perak-malaja dialektvorto kiu signifas "neniu zorgo".

Historio[redakti | redakti fonton]

Geografio=Loko[redakti | redakti fonton]

La Batang Padanga Rivero fluas tra tiu urbeto, kiu situas ĉe la ĉefŝoseo inter Kuala-Lumpuro kaj Ipoh. Gravaj najbaraj urbetoj estas Kampar kaj Bidor. Tie estas enirejo al la Nord-Suda Ekspresvojo ĉe Tapah.

Tiu urbeto ankaŭ estas ĝenerale konsiderita ĉefa enirejpunkto en la malnovan itineron de la Kameronaj Altateroj, kio estas kurbiĝema kaj mallarĝa vojo supren. La plej proksima fervoja stacidomo estas Tapah Road. La Lata Kinjang akvofalo estas proksimume 18 km de Tapah ĉe la vojo ĝis Chenderiang. Ĝi estas impona serio de kaskadoj kiuj falas 100 m. La faloj povas esti viditaj de la Nord-Suda Ekspresvojo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Tapah estas proksimume 7,350.[1]

Esperanto kaj Tapah[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Towns of the world[rompita ligilo]