Tarsila do Amaral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tarsila do Amaral, ĉ. 1925

Tarsila do Amaral (naskiĝis la 1-an de septembro 1886 en Fazenda São Bernardo Capivari, São Paulo; mortis la 17-an de januaro 1973 en São Paulo) estis brazila pentristino. Ŝi kunfondis kaj grave influis la "antropofago-movadon" (portugale: Movimento Antropofágico, Hommanĝa movado).

Ŝia dua edzo estis la verkisto Oswald de Andrade, kiu verkis la "Antropofago-manifeston".

La Hommanĝa manifesto iniciatis movadon de moderna arto en Brazilo, kiu celis akcepti kaj enkorpigi (manĝi) stilojn de eŭropa, azia, afrika kaj amerika arto por krei novan individuan brazilan arton.

La plej konata bildo de Tarsila do Amaral estas Abaporu de 1928, kies titolo signifas en la tupia lingvo hommanĝanto. Ŝi dediĉis la bildon al sia edzo Oswald de Andrade kiel realigon de lia Manifesto Antropofágico.

Eksteraj ligiloj