Televisora Andina de Mérida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Televisora Andina de Mérida
televidkanalo
Ĝeneralaj informoj
Ricevo Dissende kaj kable
Landoj  Venezuelo
Proprietulo Radiodifusora Andina de Mérida S.A.
Komenciĝo de elsendoj 02-an de septembro 1982
Programa tipo Diversa
Retpaĝaro tamtv.com.ve
vdr

Televisora ​​Andina de Mérida (TAM) [en Esperanto: Anda Televidstacio de Merido] estas privata regiona televida kanalo kun sidejo en la urbo Merido situanta en la regiono Venezuelaj Andoj. TAM estis fondita la 2-an de septembro 1982, de la tiama Respublika Prezidanto D-ro Luis Herrera Campins, kiu oficialigis la malfermon de la unua regiona VHF-malferma signala televidstacio en la lando, kaj tre precipe de Fr. Ugo Anzil, kiu dum multaj jaroj direktis ĉi tiun faman andan komunikilon.

Ĝia slogano estas "Tam Nuestra Como Siempre" (en Esperanto: Tiom nia kiel ĉiam, sed kun vortoluda ĉar anstataŭ la gramatike ĝusta vorto "Tan" oni uzas la mallongigon de la nomo "Tam").

TAM estas la sola signalo malfermita ĉe VHF en la urbo Merido.

Kalkulante diversajn proprajn televidajn programojn de novaĵelsendoj kaj aktualaj aferoj menciindas Noticias TAM, Con Bendetto, Cuarto poder, Expresión, La esquina caliente, Buenos días Mérida, Mérida es..., TAM en los toros, Montaña llano y folklore, Al son de los nuestro, Zona relax, Fútbol venezolano, Competencia, Sin exceso, Santa misa kaj Ventana de la vida; krom ĝi havi amuzajn seriojn kiel Ĉinaj Dramoj kaj animeo, inkluzive de la televidaj blokoj Cine Acción, Cine Aventura kaj Cine Infantil por la transdono de filmoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]