Tempo de Planck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En fiziko, la tempo de Planck tP estas la mezurunuo de tempo en sistemo de naturaj unuoj unuoj de Planck.

Ĝi egalas al

kie c estas lumrapideco en vakuo;

G estas gravita konstanto;
estas malpligrandigita konstanto de Planck;

Ĝia valoro estas

tP ≈ 5,39124(27) · 10-44 s

La ĉeferarujo de la pritaksita valoro estas metita en krampoj.

Pli elvolvita formo de ĉi tiu lasta esprimo estas tP = 5,39124 · 10-44 s ± 0,00027 · 10-44 s.

Relativa necerteco de la valoro estas ĉefe pro necerteco de la gravita konstanto G. Relativa necerteco de tP preskaŭ egalas al tiu de G dividita je 2. Vidu plu en unuoj de Planck#Necertecoj de valoroj.

Fizika signifeco

La tempo de Planck estas tempo kiu bezonatas por lumo por trairi en vakuo distancon de 1 longo de Planck.

Kiel en 2006, la plej malgranda unuo de tempo kiu estas rekte mezurita estas de ordo de 10-18 s, aŭ 1026 tempoj de Planck.

Laŭ kvantuma teorio, 1 tempo de Planck devus esti la plej malgranda unuo de tempa kiun fiziko povas konsideri en signfa vojo. Tamen estas kontraŭa informo, ricevita de analizo de bildoj faritaj de Kosmoteleskopo Hubble. Tre malproksimaj bildoj devus estis neakraj, sed fakte ili ne estas neakraj, kontraŭdirante al tio ke tempo de Planck estas ja la plej malgranda mezurebla unuo de tempo.

La epoko de Planck komenciĝis post 1 tempo de Planck post la praeksplodo. La nuna aĝo de universo estas proksimume 4,3·1017 sekundoj kaj estas proksimume 8·1060 tempoj de Planck.

Estas opinio ke je 1 tempo de Planck post la praeksplodo, universo havis propraĵojn egalajn al iu el la aliaj unuoj de Planck, konkrete ĝia amplekso estis proksimume 1 longo de Planck kaj ĝia temperaturo estis proksimume 1 temperaturo de Planck.

Laŭ la nuna teorio de la praeksplodo, antaŭ la aĝo de 1 tempo de Planck, en la universo ekzistas ĉiuj fundamentaj fortoj, ĉiuj specoj de materio kaj ĉiuj specoj de energio; je la aĝo de 1 tempo de Planck, gravita forto disiĝas de la aliaj fortoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Valoro de tempo de Planck ĉe NIST-CODATA greke Shortest time interval measured - Plej mallonga tempa intervalo mezuris. BBC News (25-a de februaro 2004). greke Fastest view of molecular motion - Plej rapida vido de molekula moviĝo. BBC News (4-a de marto 2006). greke Big Bang models back to Planck time - Praeksploda modelo reen al tempo de Planck. Georgia State University (19-a de junio 2005). greke Richard Lieu; Hillman, Lloyd W. (2003-03-10). “The Phase Coherence of Light from Extragalactic Sources: Direct Evidence against First-Order Planck-Scale Fluctuations in Time and Space - La faza interligo de lumo de ekstergalaksiaj fontoj: rekta indikaĵo de unua-ordo planck-skalaj fluktuoj en tempo kaj spaco”, The Astrophysical Journal - La Astrofizika Ĵurnalo 585, p. L77–L80. doi:10.1086/374350. Alirita 2008-05-30..  greke Y. Jack Ng; Christiansen, W. A.; van Dam H. (2003-07-10). “Probing Planck-Scale Physics with Extragalactic Sources? - Sondado de planck-skala fiziko kun ekstergalaksiaj fontoj?”, The Astrophysical Journal Letters - La Astrofizikaj Ĵurnalaj Leteroj 591, p. L87–L89. doi:10.1086/377121. Alirita 2008-05-30..  greke Hubble Pictures Too Crisp, Challenging Theories of Time and Space - Bildoj de Hubble tro akraj, defiantaj teoriojn de tempo kaj spaco. Space.com (2003-04-02). Alirita 2008-05-30. greke Formuloj por la unuoj de Planck greke Pri la unuoj de Planck