Tera Povo de la papoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tera Povo de la papoj estas esprimo kutime uzata reference al historia periodo en kiu la Papo estis ankaŭ suvereno de la Papa Ŝtato (aŭ Ŝtato de la Eklezio aŭ Heredaĵo de Sankta Petro). La vorto «tera» (en la itala «temporale» el «tempo») aludas povon sur ĉio kiu situas en la tempo kaj destinita al finiĝo malsame ol la «spirita», kio estas la celo propra de la Eklezio (spirita povo). Kaj aludas ankaŭ al io pasema kaj provizora.

Tiu miksiĝo de du povoj en la sama persono necese kreis el si mem miskomprenojn kaj disperdiĝoj el la propra celo, sed fakte kreis foje paradoksajn situaciojn en kiuj la papo kiel ŝtata suvereno rolis politikiste favore aŭ kontraŭ aliaj ŝtatoj uzante ankaŭ «armilojn» spiritajn kiel ekskomunikon kaj interdikton. Kaj por pli sekurigi sendependon de sia ŝtato kaj de sia pastorala ofico, foje la papoj emis plidisetendi sian influon kaj ŝtatajn teritoriojn kun sekvaj varispecaj konfliktoj.

Tamen la implicita kaj eksprese volita celo pere de la situacio de la tera povo produktis sian frukton: la sendependo de la papado kaj sekve unuiĝo de la tuta Katolika Eklezio: la Ortodoksa Eklezio, kiu ne havis sian sendependan teritorion, fragmentiĝis laŭlonge de la jarcentoj en diversaj naciaj eklezioj suborditaj al la diversaj ŝtataj aŭtoritatoj. Ankaŭ la Katolika Eklezio, laŭlonge de la jarcentoj, suferis influojn de la diversaj ŝtataj aŭ politikaj povoj: tiukaze oni ekzemplas per tieldirita "Avinjona kapto" de la (14-a jarcento), kiam Klemento la 5-a, franca, kaj liaj posteuloj, decidis establi sian sidejon en Avinjono kaj ties ĉirkaŭurbo, teritorio kiu formale estis aŭtonoma kaj ekestere de la Franca Regno, sed en kiu, fakte, la franca reĝo povis facile praktiki sian influojn sur la decidoj de la papado.

Origino de la Tera Povo[redakti | redakti fonton]

Historie, la komenco de la Tera Povo de papoj efektiviĝis per fakta suvereneco de la papo sur Romo kaj ĉirkaŭa areo ĉirkaŭ la 6-a jarcento kiam la bizanca imperiestra reganto fakte ne sukcesis regi pro militaj entrudiĝoj de la invadintoj «barbaroj»; fakte, do, tiu povo naskiĝis sammaniere kiel en aliaj nacioj de Eŭropo post la falo de la romia imperio.

Oficiale la papa ŝtato internacie konstituiĝis eble en la jaro 728 per Donaco de Sutri kiam la longobarda reĝo Lutprando «donacis al la Sanktaj Petro kaj Paŭlo la konkeritajn teritoriojn; sed pli evidente ĝi ricevis ankaŭ juran formon fakte de Karolo la Granda ĉirkaŭ la jaro 800. Mezepoke oni kredis ke jam la imperiestro Konstanteno la 1-a donacis la urbon Romon al la papo kun ĉirkaŭaj teritoriaj posedaĵoj; sed facile la atestanta dokumento, eble naskita en Francio, kritike analizita de la renesanculoj, sin montris kontraŭhistoria kaj malvera, kvankam tia juĝita de romaj kurianoj nur en la 17-a jarcento.

La tera povo ĉesis la 20-an de septembro de 1870, kiam la itala armeo tra la breĉo de Pordo Pia, okupis Romon, kaj la restaĵo de Eklezia Ŝtato estis aneksita al la Itala Regno. Pio la 9-a retiriĝis en palaco de la Vatikano kaj sin deklaris politika prizonulo. Guste en tiu tago delegitoj de la papo kaj de la itala registaro devis, laŭakorde, renkontiĝi por serĉi interkonsentojn.

Post malsukcesaj provoj trovi kompromison, en la 11-an de februaro de 1929 per la Lateranaj Traktatoj kreiĝis NOVA ŜTATO, nome Ŝtato de la Vatikanurbo, en kiu suverenas la papo kaj sendepende kaj aŭtonome plenumas sian universalan oficon, kiel en la tempo de la Tera Povo.

Hodiaŭ ne malmultas eminentuloj de la Eklezio kiuj agnoskas la utilon de la ĉeso de la antikva Tera Povo kaj atribuas al la Dia Providenco la novan sistemon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Duchesne Louis, Storia d'Europa, 2010. EAN:9788879884785
  • Giuseppe Alberigo, Il cristianesimo in Italia, Mondadori, 1992

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]

[2]

[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]