Terek (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Terek ĉe sia komenciĝo en montara Kartvelio

Terek estas rivero en Norda Kaŭkazio, kiu fluas laŭ teritorioj de Kartvelio (kie ĝi fontas), Nord-Osetio, Kabard-Balkario, Stavropola regiono, Ĉeĉenio kaj Dagestano kaj enfluas en la Kaspian maron. 623 kilometrojn longa Terek kolektas akvon el centoj da montaraj riveroj kaj riveretoj.

La fluo de la rivero estas tiom forta, ke eĉ en ĝia apudmara parto apenaŭ eblas perŝipa navigado. La akvonivelo draste varias depende de sezono: plej forta fluo estas somere, kiam degelas montaraj glaciriveroj. Signifan leviĝon de akvonivelo povas kaŭzi ankaŭ pluvoj.