Terentio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Terentio (Publius Terentius Afer), latina dramatisto, mortis ĉ. 159 a.K. Lia nomo estis esperantigita: Publio Terencio Afro (Gerrit Berveling, Antologio Latina, v. 1, p, 63).

Filo de sklavino, eble li naskiĝis ĉ. 190 a.K. aŭ en Kartago aŭ en la greka regiono de suda Italio. Verŝajne li vivis en Kartago ĝis oni vendis lin al la roma senatoro Terentius Lucanus, kiu aranĝis lian edukadon kaj poste, impresata de liaj talentoj, liberigis lin. Post liberiĝo, Terentio prenis de sia antaŭa mastro la nomon Terentius.

Terentio adaptis grekajn komediojn, uzante konversaciajn latinajn esprimojn. Postvivas ses komedioj, kiuj tre influis la eŭropajn dramistojn de la Renesanco kaj postaj periodoj. Ili estas

  • Adelphoe (Adelfoj - La Fratoj)
  • Andria (La Junulino de Andros)
  • Eunuchus (La Eŭnuko)
  • Heautontimorumenos (La Sin-turmentanto)
  • Hecyra (La Bopatrino)
  • Phormio

Vidu ankaŭ