Terfiziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terfizikaj aparatoj

Terfiziko, aŭ geofiziko [1], estas la studado de Tero per kvantaj fizikaj metodoj, precipe per analizo de sismaj ondoj kaj metodoj magnetaj, elektraj, elektromagnetaj kaj radioaktivecaj. Temas pri grava parto de terscienco.

Ĝi forte baziĝas sur aliaj studadkampoj kiel matematikoinformadiko. Terfizikaj teorioj ofte aplikatas, pli ĝenerale, en planeda scienco.

Inkluzivataj fakoj

Terfizikon konsistigas, inter aliaj,

  1. Sismologio (studo de tertremoj kaj elastaj ondoj)
  2. Gravito kaj geodezio (analizo de la gravita kampo de Tero kaj de la grando kaj formo de Tero)
  3. Atmosfera elektro kaj tera magnetismo (inzluzive de la jonosfero, radiadozono Van Allen, teraj kurentoj, k.s.)
  4. Geotermiko (varmado de la tero, varmofluo, vulkanoj kaj varmaj akvofontoj)
  5. Hidrologio (subtera kaj surfaca akvo, kelkfoje inkluzive de glaciejoj)
  6. Fizika oceanografio
  7. Meteologio
  8. Tektona fiziko
  9. Esplorada kaj inĝenierarta geofiziko

Rilata fako estas geokemio.

Historio de terfiziko

La nomo "terfiziko" verŝajne unue uzatis en Germanio, kie ĝi aperis en la scienca literaturo jam ekde la mezo de la 19a jarcento. La vorton unue uzis Fröbel[2][3], kiu parolis pri geophysik en 1834.

Famaj fakuloj

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 390
  2. Buntebarth, G. (1981) "Zur Entwicklung des Begriffes Geophysik", Abhandlungen der Braunschwiegischen Wissenschaftlichen Gesellschaft 32, 95-109
  3. Beck, H. (1961) Alexander von Humboldt, 2 Vols (Wiesbaden: Steiner)

Eksteraj ligiloj