Tetrozo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tetrozoj estas monosakaridoj, kies karbona bazostrukturo entenas kvar karbon-atomojn. Ili ĉiuj havas la sumoformulon C4H8O4 kaj distingiĝas per la speco de la karbonil-funkcio. Se temas pri keton-grupo, oni parolas pri ketozoj, se pri aldehid-grupo, ĝi nomiĝas aldozo.

La aldotetrozoj [redakti]

La aldotetrozoj posedas 2 kiralajn centrojn, do ekzistas 4 diversaj stereizomeroj, el kiuj nur la D-eritrozo kaj la D-treozo troviĝas nature.

La ketotetrozoj [redakti]

El la du Ketotetrozoj nur la D-eritrilozo troviĝas nature.

Vidu ankaŭ [redakti]

Triozo, pentozo, heksozo, heptozo, glukozo-metabolo