The Choral Project

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Choral Project
Deveno Ŝablono:Flagicon Kalifornio, Usono
Aktivaj jaroj 1996 - nuntempo
Ĥorestro Daniel D. Hughes
Retejo choralproject.org
vdr

The Choral Project (La Ĥora Projekto) estas ĥoro de miksitaj voĉoj, bazita en Sanjoseo (Kalifornio). Ĝin fondis en 1996 ĝia artdirektoro kaj dirigento Daniel D. Hughes (lia propra retejo). La grupo celas "sanigi la mondon per muziko kaj vortoj".

The Choral Project havas vastan kaj diversan repertuaron, de Bach, Debussy kaj Brahms ĝis modernaj komponistoj kiel Kirke Mechem, Rene Clausen kaj Eric Whitacre. Ĝi koncertis en la Nacia Katedralo en Vaŝingtono, en la baziliko de la sanfranciska Misiejo Dolores, kaj diversaj lokoj en Anglio, Skotio, Kimrio, Kostariko kaj Meksiko, ĉi-laste inkluzive de prezentado simultanea en la Meksika Nacia Radio (2001). En 2004 ĝi konkurencis en la fako pri miksvoĉaj ĥoroj de la internacia kultura festivalo en Llangollen, Kimrio, kaj gajnis la duan premion.

Ĝis aŭtuno, 2006, The Choral Project aperigis kvin KD-ojn: The Cycle of Life, Of Christmastide, Americana, Water & Light, Winter kaj One is the All.

External links