The Common Linnets

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Common Linnets
The Common Linnets dum la Eŭrovido-kantokonkurso 2014
The Common Linnets dum la Eŭrovido-kantokonkurso 2014
Bazaj informoj
Deveno Nederlando, Nederlando
Ĝenroj Kontreo
Blugreso
Aktivaj jaroj 2014 - nuntempo
Eldoninto Firefly
Universal Music Group
Retejo http://www.thecommonlinnets.com/
Membroj

Ilse DeLange kaj Waylon

vdr

The Common Linnets estas la nomo de procirkonstanca muzika duopo kiu konsistas el Ilse DeLange kaj Waylon. En majo 2014 la kantduopo gajnis duan lokon per la kanto Calm After the Storm (Kalmo post la ŝtormo) je la Eŭrovido-kantokonkurso 2014 en Kopenhago. The Common Linnets gajnis dum la konkurso du Marcel Bezençon-premiojn; por la plej bona apero kaj la plej bona kanto.

La nomo "The Common Linnets"[redakti | redakti fonton]

Common Linnet estas la angla nomo por la kanaba kardelo, eta kantbirdo. Loĝanto de la regiono Twente (Tubantio) en la provinco Overijssel nomiĝas krom 'tukker' kelkfoje ankaŭ 'heikneuter', per kio oni celas kamparanon. Tukker kaj heikneuter, ambaŭ estas regionaj nomoj por la kabana kardelo kiu troviĝas tie en la erikejo kiel reproduktanta birdo.

The Common Linnets dum la provludo por la duonfinalo Eŭrovido-kantokonkurso 2014