The Lexicon of Comicana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Lexicon of Comicana
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mort Walker
Lingvoj
Lingvo Angla
Eldonado
Eldondato 1980, 2000
Loko Usono
Eldoninto iUniverse (2000)
Eldonejo iUniverse
Trajtoj
Paĝoj 108
ISBN 0-595-08902-X
Ĝenro nefikcio
vdr

The Lexicon of Comicana (Esperantigite: La Leksikono de Komiksio) estas libro farita en la jaro 1980 fare de usona bildliteraturisto Mort Walker. Ĝi celis esti ŝerca vido al la iloj, kiujn bildliteraturistoj uzas. En ĝi, Walker inventis internacian simbolaron, kiun li nomis symbolia (Esperantigite: simboioj) post esplori bildliteraturaĵon ĉirkaŭ la mondo. En 1964, Walker skribis artikolon, kiun li nomis „Let's Get Down to Grawlixes” (Esperantigite: Iru ni al Graŭliksoj), satira verko por la Nacia Socio de Kartunistoj. Li uzis terminojn kiel grawlixes por sia propa amuzo, sed ili baldaŭ ekpopulariĝis kaj akiris neatenditan validecon. La Leksikono skribiĝis pro tio.

La nomoj kiujn li inventis por ili kelkfoje aperas en anglaj vortaroj, kaj funkcias kiel oportuna terminaro okaze uzita de bildliteraturistoj kaj kritikistoj. 2001 galerio vidigado de dekomikse kaj destrate influita arto en San-Francisko, exemple, nomiĝis „Plewds! Squeans! and Spurls!” (Esperante: Pleŭdoj! Skvenoj! kaj Spurloj!)[1]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Agitrons: (Esperantigite: Aĝitronoj) svingetemaj rektoj ĉirkaŭ ŝanceliĝanta objekto aŭ rolulo
  • Blurgits, swalloops: (Esperantigite: Blurgetoj, svalopoj) kurbigitaj rektoj antaŭantaj aŭ sekvantaj la movantaj membroj de rolulo
  • Briffits: (Esperantigite: Brifetoj) nuboj el pulvoj, kiuj restas post rapide eliranta rolulo aŭ objekto
  • Dites: (Esperantigite: Dajtoj) diagonalaj rektoj desegnita trans plataj, klaraj, kaj reflektaj surfacoj, kiel fenestroj kaj mirrors
  • Emanata: (Esperantigite: Emanatoj) rektoj desegnita ĉirkaŭ la kapo por indiki ŝokon aŭ surprizon
  • Grawlixes: (Esperantigite: Graŭliksoj) tipografiaj simboloj anstataŭante sakrojn, aperante en dialogaj balonoj anstataŭ vera dialogo[2]
  • Hites: (Esperantigite: Hajtoj) horizontaj rektoj sekvanta ion movanta per granda rapideco; aŭ, desegnita sur ion indikanta reflektiveco (flako, vitro, spegulo)
  • Indotherm: (Esperantigite: Indotermo) onda, aliĝantaj rektoj, kiuj uziĝas por signifi vaporon aŭ varmon
  • Lucaflect: (Esperantigite: Lukaflekto) brila sekcio sur surfaco de io, bildigita, kiel kvarglaca fenestro formo
  • Plewds: (Esperantigite: Pleŭdoj) flugantaj ŝvitaĵetoj, kiu apreras ĉirjaŭ la kapo de rolulo, kiam larboreganta, streĉata, ktp.
  • Quimps: (Esperantigite: Kvimpoj) planedoj, kiuj similas al Saturno, kaj uziĝas por anstataŭigi sakrojn
  • Solrads: (Esperantigite: Sunradoj) radigataj rektoj de ion lima kiel ampolo aŭ la suno
  • Squeans: (Esperantigite: Skvenoj) etaj stelkrevoj aŭ cirkloj, kiuj signifas ebriecon, kapturnon, aŭ malsanon
  • Vites: (Esperantigite: Vajtoj) vertikalaj rektoj por indiki reflektivecon (komparu dajtoj, hajtoj)

Pli simbolaj terminoj inkluzivis whiteope, sphericasia, that-a-tron, spurls, oculama, crottles, maledicta balloons, farkles, doozex, staggeration, boozex, digitrons, nittles, waftaroms, kaj jarns. (Esperantigite: blankopo, sferikazio, tio-a-trono, spurloj, okulomoj, kroteloj, malbonediktaj parolbalonoj, farkeloj, duzekso, stageracio, buzekso, digitronoj, niteloj, vaftaromoj, kaj ĵarnoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Kartuna fiziko
  • Glosaro de komiksa terminologio
  • Mangaa ikonografio
  • Sniglet

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. „Plewds! Squeams! and Spurls!”; eldonita la 29an de novembro 2001; alirita la 4an de junio 2018 (Angla)
  2. „Language Log » Obscenicons a century ago”. Languagelog.ldc.upenn.edu. alirita la 30an de decembro 2017. (Angla)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Steve Edgell, Tim Pilcher, Brad Brooks, The Complete Cartooning Course: Principles, Practices, Techniques (Londono: Barron's, 2001), pp. 50–51, (ISBN 978-0764113185)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Medio rilate al Graŭliksoj ĉe Vikimedia Komunejo (Angla)