The Mountain Eagle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Mountain Eagle
filmo
Originala titolo The Mountain Eagle
Originala lingvo angla lingvo • sen valoro
Kina aperdato 1926
Ĝenro suspensa filmo, muta filmo, melodrama
Kameraado Gaetano di Ventimiglia
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Michael Balcon
Scenaro Eliot Stannard • Max Ferner
Filmita en Aŭstrio
Loko de rakonto Kentukio
Rolantoj Nita Naldi • Bernhard Goetzke • Malcolm Keen • John F. Hamilton
IMDb
vdr
La vilaĝo Obergurgl en Tirolo, kie oni filmis la eksterajn scenojn de la filmo.

The Mountain Eagle (La montaglo) estas brit-germana muta filmo de 1926, kaj dua de Alfred Hitchcock kiel reĝisoro, post The Pleasure Garden.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La filmo, amafera melodramo kun agado okazanta en Kentukio, temas pri vidvo (Bernhard Goetzke) kiu ĵaluze konkurencas kun sia kripla filo (John F. Hamilton) kaj kun viro kiun li malamas (Malcolm Keen) pri la amaltiro de instruistino (Nita Naldi). La filmo estis produktita en la studioj de Emelka Film en Munkeno, Germanio, en aŭtuno de 1925, kaj la eksteraj scenoj estis filmitaj en la vilaĝo Obergurgl en Tirolo, Aŭstrio. Produktado suferis malfacilojn, kiel la detruo de vilaĝa tegmento kaj Hitchcock suferanta pro altomalsano. Ĉar oni produktis la filmon en Germanio, Hitchcock havis pli da reĝisora libero ol li estus havinta en Anglio, kaj li estis influita de la germanaj tiamaj stiloj kaj teknikoj.

La filmo estis publikigita en Germanio en majo 1926 kaj montrita por siaj britaj distribuistoj en oktobro 1926. Ĝi estis ricevita malakcepte kaj nur post la sukceso de la posta filmo de Hitchcock nome The Lodger: A Story of the London Fog la filmo estis publikigita en Britio en majo 1927.[1] La filmo ricevis tre diversajn kritikojn kaj Hitchcock mem diris al François Truffaut, ke li estis konsolita ke la filmo perdiĝis. Ses survivantaj filmofotoj de The Mountain Eagle estas reproduktitaj en la libro de Truffaut, kaj pliaj filmofotoj estis trovitaj. En 2012, serio de 24 filmofotoj estis trovitaj en arkivo de unu el la amikoj de Hitchcock. La Kintirola Komitato priskribis ĝin kiel "la plej serĉata filmo en la mondo", kaj la British Film Institute havas la filmon sur la pinto de siaj 75 plej serĉataj filmoj kaj aktive serĉas ĝin.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Alfred Hitchcock Collectors’ Guide: The Mountain Eagle (1926).
  2. The Mountain Eagle. British Film Institute. Arkivita el la originalo je 3a de aŭgusto 2012. Alirita 24a de majo 2014. Arkivigite je 2015-09-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-06. Alirita 2020-08-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]