The Rosses

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Rosses estas la ruĝa areo.

The Rosses (oficiale Na Rosa) estas areo en la irlanda graflando Donegal. La areo estas limigata per fizikaj limoj en la formo de riveroj, sed ankaŭ pro ĝia historio kaj lingvouzado, pro kio la areo havas tutpropran identecon. Granda parto de The Rosses situas en la Gaeltacht. Tio signifas ke la irlanda lingvo tie estas la parolata lingvo, kvankam la uzado de ĝi tamen malpliiĝas.