Graflando Donegal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el County Donegal)
Saltu al: navigado, serĉo
Graflando Donegal
IrelandDonegal.png
Graflando Donegal (Irlando)
DEC
Graflando Donegal
Situo de Graflando Donegal
Geografia situo 54° 55′ N, 7° 52′ W54.916666666667-7.8666666666667Koordinatoj: 54° 55′ N, 7° 52′ WKoordinatoj: Nekonata argumenta formato
Statistikoj
Provinco: Ulster
Ĉefurbo: Lifford
ISO-kodo: IE-DL
Areo: 4 841 km²
Loĝantaro: 146 956
retejo: www.donegal.ie
v  d  r
Information icon.svg
Blazono

La graflando Donegal (irlandlingve Dún na nGall) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita en la nordokcidenta parto de la irlanda insulo. Ĝi estas la plej norda graflando de Irlando, sed ankaŭ unu el la tri graflandoj de Ulstero ne apartenantaj al Nord-Irlando.

La graflando havas la nomon de sia eksa ĉefurbo, Donegal.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tute malbanala estas, ke Donegal havu nur unu landlimon kun alia graflando de la Respubliko Irlando, tio estas la graflando Leitrim en norda Connacht. Ceterajn landlimojn ĝi havas kun graflandoj de Nord-Irlando kiel Londonderry, Tyrone kaj Fermanagh. Pro tiu videbla soleco oni kelkfoje rigardas la loĝantojn kaj la kulturon de Donegal kiel tute apartan de la aliaj Irlandanoj.

Kvankam Lifford estas la ĉefurbo, la plej grava urbo de la graflando estas Letterkenny.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Donegal" devenas de la irlanda lingvo, kaj signifas "la fortikaĵo de la eksterlandanoj". Kiam la graflando estis kreita, ĝi estis kelkfoje kromnomita la graflando Tyrconnel (Tír Chonaill), ĉar la antaŭaj estroj de tiu lando estis la familio Tyrconnel.

Urboj kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

La monto Errigal, de la vilaĝo Dunlewy, Graflando Donegal, Irlando.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]