The Transporter
| La Transportisto | |
|---|---|
| Originala titolo | The Transporter |
| Produktadlando | Usono, Francio |
| Kina aperdato | 2002 |
| Daŭro | 1h34 |
| Ĝenro | agfilmo |
| Kameraado | q1356708 |
| Reĝisoro(j) | Louis Leterrier Corey Yuen |
| Produktisto(j) | Luc Besson Stephen Chasman |
| Scenaro | Luc Besson Robert Mark Kamen |
| Muziko | Stanley Clarke |
| Ĉefrolantoj | q169963, q233859, q538716, q576085, q3430193 |
| Produkto | q1375196, TF1, Canal+ |
| IMDb | |
The Transporter (esperante “La Transportisto”) estas agfilmo prezentita en Usono en 2002. La filmo estas produktita de Luc Besson kaj Corey Yuen.
Frank Martin (interpretata de Jason Statham) estas la protagonisto de la filmo kaj li plenumas multajn danĝerajn scenojn sen stuntisto. En la filmo, kiu estas lokita en Francio, la ekssoldato Frank Martin laboras kiel transportisto page kaj li paradas per nekredeblaj akrobataĵoj per aǔtomobilo.
En 2005 estas realigita sekvo, kiu nomiĝas “Transporter 2“; en 2008 estas realigita la tria filmo de la serio, “Transporter 3“.
Temo [redakti]
Frank Martin (Jason Statham), usona ekssoldato, praktikas la profesion de transportisto je malleĝaj varoj. Li devas transporti personojn aǔ pakaĵojn per sia aǔtomobilo. Li ne devas esti kaptata dum la transportado.
Por praktiki pli bone sian laboron, Frank memtrudas al si tri regulojn:
1. La interkonsento ne povas esti ŝanĝata aǔ modifata;
2. Neniam diri nomojn;
3. Neniam malfermi pakaĵojn.