Theo Eggink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theo Eggink
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1901 (1901-06-07)
en Rigo
Morto 30-an de marto 1965 (1965-03-30) (63-jaraĝa)
en Hohnstein
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo lignaĵisto
vdr

Theo EGGINK (naskiĝinta la 7-an de junio 1901 en Rigo, mortinta la 30-an de marto 1965 en Hohnstein (Saksio)) estis germana lignoskulptisto kaj papertondado-artisto.

Vivo kaj kreiveco[redakti | redakti fonton]

Theo Eggink originas el la nobela familio Knigge; pro maledza rilato kun grafo en tiu ĉi linio la porto de la nomo ne permesitis, do oni kreis artefaritan familinomon anagraman. Malofte Eggink kreis artaĵojn pli altajn ol 13 aŭ 14 centimetroj sed tamen ili ĝis hodiaŭ influegis tutan artoĝenron, nome la skulptadon de pupkapoj por la pupteatro. En la 1920-aj jaroj konatiĝis Egging kun la sukcesa pupteatristo Max Jacob, estron de al Hartenstein-puteatro, kiu poste sub la nomon de Hohnsteiner Kasper tutmonde famiĝis. Ambaŭ, kaj Eggink kaj Jacob venis el la Wandervogel-movado kaj sekve iliaj idealoj samis. Tio helpis kaj la personan rilaton kaj la longjaran kaj fruktodonan artistan kunlaboron: Eggink helpis al Jacob per sia skulptado por krei novan tipon de Kasperle: anstaŭigis la bravulon duondanĝeran de la tradiciaj kermesaj-pupteatraĵoj ĝentila kaj ridanta amiko de la infanoj. La unuan fojon eblis per tiu revolucio montri teatraĵojn kun pedagogia enhavo taŭgajn por reprezentadoj enlerneja kaj infanvarteja.

Kasper de Eggink, el la kolekto de Piccolo-Puppenspiele

Theo Eggink iĝis la kutimskulptisto de la Hohnstein-pupteatro kreonte centojn da fantaziaj kaj karakteraj figuroj kiuj parte ĝis hodiaŭ modeldonas. La ankaŭ al ni familiara Kasperle-ensemblo tiam kreitis kun reĝo kaj princino, sorĉistino kaj diablo, Jozefoĉjo kaj avino, pri kio responsis Eggink kun lia kunlaborantino Elisabeth Grünwaldt (ŝi por la vestoj de la pupkapoj). La alia ĉefa skulptisto hohnstein-a estis Till de Kock.

Eggink mem tute ne estis sintrudema. En la membiografio Mein Kasper und ich Max Jacob raportis pri la plejtempe vanaj provoj laborigi la skulptiston Eggink kiel marionetiston. Ĉar troa kulisotimo kvazaŭ malebligis por Egging agi antaŭ publiko. Antaŭ kelkaj jam fiksitaj enscenigdatoj li eĉ fuĝis. Sekve Eggink konis la famon de la Hohnstein-anoj ĉefe el rakontoj de la ludantoj aŭ el la gazetaro; lia laborejo inverse ĉiam estis la ateliero skulpta. La pupteatristo Rudolf Fischer diris, ke Eggink flegis kun venero de madono-skulptisto elskulpti eĉ la vizaĝon de la diablo. Eggink mem neniam signis la verkojn sed fakuloj ja scias bone distingi verajn eggink-aĵojn de malveraj pro la delikata, profunda kaj "karna" sulkoj liaj. Eggink krom por la Hohnstein-anoj liveris siajn verkojn ankaŭ por aliaj marionetistoj respektive por magazenoj etaj por vendado. Sed la privata ŝatokupo de Eggink estis la papertondado; pri tio ankoraŭ tro malmulto konatas. Ĉiukaze troviĝas kelkaj etformataĵoj de li en la regionhistoria muzeo de Sebnitz. En 1965 Eggink entombigitis rekte apud la pupteatrejo ĉe la rando de la urbo, kie poste alvenis ankaŭ Jacob, ties edzino Marie kaj Grünwaldt.

Postmorte transprenis la atelieron lia disĉiplo Gerhard Berger. La hodiaŭa estro estas ties filo Wolfgang kie ja ankoraŭ fabrikatas manpupkapoj laŭ la modeloj de Eggink liverotaj kaj al kolektistoj kaj al socialpedagogiaj institucioj. Sursceneje nuntempe tre malofte eblis ĝui pupojn originalajn de Eggink pro "pensiuliĝo" ilia post longa funkciado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Fischer: Theo Eggink. Ĉe: Freundeskreis der Hohnsteiner Puppenspiele (Hrsg.): Jahresgabe 1965, Hamburg 1965.
  • Hans Purschke: Liebenswerte Puppenwelt. Hamburg 1962.
  • Hans Purschke: Puppenspiel in Deutschland. Darmstadt 1957.
  • Max Jacob: Mein Kasper und ich. Rudolstadt 1964.
  • Richard Schimmrich: Das Handpuppen-Laienspielbuch der Hohnsteiner. Reichenau/Sachsen 1942.
  • Wolfgang Hensel: Kaspers Weg von Ost nach West. Würzburg 2008.

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Pupteatro-kolekto Piccolo Puppenspiele de Gerd J. Pohl]
  • Staatliche Puppentheatersammlung, Dresdeno

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Theo Eggink en la germana Vikipedio.