Thierry Salomon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thierry Salomon (naskiĝis la  25-an de aprilo 1972(nun 1972-04-25) en Strasburgo) estas franca esperantisto kaj inĝeniero pri komputado, kiu aparte konatiĝis pro esperantlingvaj informoj pri la sindromo de Asperger, unu el pluraj perturboj de la aŭtisma spektro (PAS). Li vivas en Budapeŝto. Li kunfondis Esperantan klubon de INSA (Nacia Instituto pri Aplikataj Sciencoj) en 1993. Li estis vicprezidanto de la Junulara Esperantista Franca Organizo en 1996.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]